Jabaloyas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jabaloyas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 1° 25′ U (mapo)40.2400575-1.4100654Koordinatoj: 40° 14′ N, 1° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 405 m [+]
Areo 61,63 km² (6 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jabaloyas (Provinco Teruelo)
Jabaloyas (Provinco Teruelo)
DEC
Jabaloyas
Jabaloyas
Situo de Jabaloyas
Jabaloyas (Hispanio)
Jabaloyas (Hispanio)
DEC
Jabaloyas
Jabaloyas
Situo de Jabaloyas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jabaloyas [+]
vdr

Jabaloyas [ĥabaLOĝas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vidaĵo el monteto Javalón (2017).
Strata angulo (2017).
Urbodomo kun arkitekturaj detaloj de la iama konstruaĵo.

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 44 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Jabaloyas estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono. Jabaloyas estas sur tre montara areo je 1 405 msm, tre malfacile komunikebla nur kun Valdecuenca norde kaj poste al Gea de Albarracín kaj Teruelo. La geografia elemento plej grava estas la monto Javalón (1692 m), kie estas la ermitejo de la patrono, Sankta Kristoforo, kaj ĉe kies pinto esta elstara rigardejo.[1]

Estas submunicipo Arroyofrío (Malvarma Rojo).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Plej frua registrita mencio estis literumita Iavalues, nome en dokumento de la reĝo de Aragono Petro la 3-a de 1284. La nuna loknomo devenas de la araba ğabal, «monto», plus dua elemento evidente latinida. Tial la signifo estus «monte de las hoyas» (monto de kavaĵoj). Oni povas kompari kun Montoya (Albacete), tiu kun la du elementoj latinidaj. Por aliaj loknomoj kun sama unua elemento oni povas kompari kun Jabalquinto (Jaén), Ĝibraltaro, Gibraleón kaj Javalí en Murcio ktp.[2]

Alia hipotezo estas deveno de termino, totale araba, جبل علياء jabal ʿulyà, ‘plialta monto'.[3]​ Kun la du arabaj elementoj, proksime de Jabaloyas estas montaro Javalambre, loknomo kiu povus el araba deveni jene: jabal 'amr, "monto de 'amr" (persona nomo), aŭ ankaŭ jabal hamrāʼ, "ruĝa monto".

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Jabaloyas, Moscardón, Terriente kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla. La sesma de Jabaloyas estis komponita de jenaj municipoj: Jabaloyas, Valdecuenca, Saldón, Terriente, Bezas kaj Toril-Masegoso

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 61 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la du ermitejoj, popola arkitekturo, blazondomoj, fontanoj, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sánchez Garzón, Alfredo (2017-I). «Jabaloyas, pueblo de Teruel (I)». Desde el Rincón de Ademuz. Konsultita la 28an de junio 2017.
  2. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.
  3. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.