Jacana
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra jakanao, Jacana jacana
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Jacana estas la genro kiu enhavas la jakanaojn de Ameriko: nome la norda jakanao (Jacana spinosa), kaj la Nigra jakanao (Jacana jacana).[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Jacana estis enkondukita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la nigra jakanao (Jacana jacana) kiel la tipa specio.[2][3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La du specioj estas tre similaj unu al la alia: proksimume 22 cm longaj, kun longaj koloj kaj sufiĉe longaj flavaj bekoj. Plenkreskuloj estas nigraj kaj kaŝtanbrunaj, kun palflavverdaj flugilplumoj kiuj okulfrape kontrastas kiam birdo flugas. Iliaj kruroj estas longaj kaj grizecaj, kaj kiel en ĉiuj jakanaoj, iliaj fingroj estas ekstreme longaj por piediri sur akva vegetaĵaro kiel lilioj. Ili havas fruntajn ŝildojn (kiel tiuj de fulikoj) kaj bridojn; diferencoj en ĉi tiuj estas la plej rimarkindaj diferencoj inter la specioj. Junuloj estas brunaj supre kaj blankaj sube, kun sabloblanka strio super la okulo kaj malhela strio malantaŭ ĝi. La malhelaj koloroj estas iom pli malhelaj ĉe la junula nigra jakanao ol ĉe la norda.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Norda jakanao vivas en Centrameriko kaj Karibio, dum la Nigra jakanao vivas en Sudameriko. Ambaŭ specioj koincidas en Panamo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Buttonquail, plovers, seedsnipe, sandpipers. World Bird List Version 9.1. International Ornithologists' Union (2019). Arkivita el la originalo je 21a de Decembro 2018. Alirita 3a de Aprilo 2019 .
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
- ↑ (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
- ↑ Ridgely, Robert S.; Gwynne, John A. Jr. (1992), A Guide to the Birds of Panama with Costa Rica, Nicaragua, and Honduras (Second ed.), Princeton University Press, p. 132, (ISBN 0-691-08529-3), https://books.google.com/books?id=H9INVOMUgOAC&pg=PA132, retrieved 2009-08-14
|