Jarakatiao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jacaratia spinosa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dorna jarakatiao
Jacaratia spinoza
Jacaratia spinoza
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj
Familio: Karikacedoj
Genro: Jacaratia
Jacaratia spinosa
(Aubl.) A.DC 1864
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dorna jarakatiao aŭ simple jarakatiao (Jacaratia spinosa) estas neotropika arbo de la familio Karikacedoj (Caricaceae), al kiu apartenas ankaŭ la papajo. La jarakatiao alpartenas al la sesspecia genro Jakaratiao (latine Jacaratia). Tiu specio estas nature trovebla en Brazilio en la atlantika arbaro inter la subŝtatoj Minas-Ĝerajso kaj Suda Rio-Grando. Ĝi vivas ankaŭ en la amazona arbaro en Brazilio kaj en aliaj landoj de Sudameriko.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La Jarakatiao estas natura arbospecio de Sudameriko]. Ĝia trunko estas dorna. Ĝiaj fruktoj, kiuj estas similaj al papajoj, ne estas komercataj. Maturaj fruktoj estas oranĝkoloraj. La gusto de la jarakatiao similas al tiu de pasifrukto aŭ de mango. La trunko kaj la fruktoj de la dorna jarakatiao enhavas laktan sevon (papaino), kiu povas iriti la langon aŭ la lipojn.

Dornaj jarakatiaoj povas atingi altecojn ĝis 20 metroj.

Ruraj loĝantoj uzas ĝiajn fruktojn kaj ankaŭ la trunkon por fari dolĉaĵojn. Tiu tradicio rapide malaperas pro la detruado de la atlantika arbaro. Cetere la konstanta forpreno de partoj de la trunko por fari dolĉaĵojn mortigas la arbon, kio malrapide malaperigis la vivantajn jarakatiaojn de multaj arbaroj. Nune malmultaj en la ruro konas tiun arban specion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

MUNIZ, Helton Josué Teodoro. Colecionando frutas. São Paulo: Arte e Ciência editora, 2008