Jacinto Benavente

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hispana verkisto Jacinto BENAVENTE [ĥasinto benavente] naskiĝis je la 12-a de aŭgusto 1866 en Madrido kaj mortis tie je la 14-a de julio 1954.

Jacinto Benavente laboris kiel ĵurnalisto kaj kiel direktoro de la Hispana Nacia Teatro. Lia verkaro konsistas ĉefe el socikritikaj dramoj kaj komedioj. En la jaro 1922 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Verkoj tradukitaj al Esperanto

  • La unuhora revfeliĉo / trad. Novejarque (Anĝelo) kaj Amparito Benet, 1914, Trovanto dokumentnumero 700.214-A.Esp-2

Kaj pluraj aliaj tradukitaj de Inglada:

  • La nesia hejmo
  • Kruela adiaŭo
  • La getavoratoj
  • Triumfanta animo
  • La Angora katino
  • Perlabori sian vivon;

Eksteraj ligiloj