Jack Scanlon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Scanlon
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1998(nun 1998-08-06), do nun 25-jara
en Canterbury, Kent, Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Sir Roger Manwood's School vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 2007– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jack Scanlon naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1998(nun 1998-08-06) en Canterbury, do nun 25-jara) estas brita infana aktoro. Li havis unu el la du ĉefaj roloj en la filmo La knabo en striita piĵamo de 2008. Kvankam li naskiĝis en Canterbury, li nun loĝas en Deal, Kent, kun siaj gepatroj kaj kun pli juna frato. Li estas skolto kaj ŝatas futbalon.

en la filmo La knabo en striita piĵamo de 2008

Por la rolo en la filmo La knabo en striita piĵamo li kandidatiĝis pro sia lerneja teatra klubo, kaj li elektiĝis por la rolo de la juda knabo Ŝmuel post kiam la reĝisoro Mark Herman limigis sin al tri kandidatoj kaj pare aktorigis ĉiujn el tiuj tri knaboj kun la alia ĉefaktoro, la knabo Asa Butterfield. Jack kaj Asa tiom bone interagis, ke tio decidigis la elekton.

Kvankam La knabo en striita piĵamo por Jack Scanlon estas la unua rolo en kineja filmo, li aktoris antaŭe: li aperis en 10-minuta mallonga filmo "The Eye of the Butterfly" ("La okulo de la papilio"), kaj en epizodo de 2007 de la televida programo Peter Serafinowicz Show. Krome li ludis la rolon de pli juna frato de la ĉefrolulo Sean (William Miller) en la brita porinfana televida serieto Runaway, dissendita tra la kanalo BBC One, kiu estis parto de filmaro pri senhejmeco.


Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Kinejaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Televidaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Married Single Other (en la rolo de knabo Joe)
  • 2009: Runaway (en la rolo de knabo Dean)
  • 2007: Peter Serafinowicz Show (en pluraj roloj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]