Jackbox Ludaro
Jackbox Ludaro | |
---|---|
Disvolvo | Jackbox Games |
Eldoninto | Jackbox Games |
Distribuo | Epic Games Store |
Platformo | Android |
Ĝenro | party video game |
Regilo | tuŝekrano |
Jackbox ludaroj (aŭ Jakobujaj ludaroj) estas serio de videoludoj eldonita de la firmao Jackbox Games por diversaj platformoj. Ekde 2014, la firmao eldonis preskaŭ unu ludaron jare. Ĉiu ludaro enhavas po kvin ludoj intencitaj por ludado en grandaj grupoj. Eblas ludi ilin sidante en la sama ĉambro, per tujmesaĝiloj kiuj permesas kundividi ekranon, kaj per elsendfluiloj kiel ekzemple Twitch.
Speciala eco de la ludoj estas, ke la ludantoj ne bezonas ludkonzolojn, sed regas la ludon per siaj karestelefonoj aŭ tabulkomputiletoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La studio, antaŭe konata kiel Jellyvision Games, dum la 90-aj jaroj havis grandajn sukcesojn pri sia serio da "You Don't Know Jack" komputilaj kvizludoj. Tiu ludo ankaŭ inspiris la nunan nomon de la ludstudio. Ekde 2011, la studio unue eldonis rekreon de sia origina sukcesa ludo, ĉifoje ludebla per ludkonzolo, kaj poste aliajn ludojn kiuj ludeblis per poŝtelefono aŭ Facebook.
La unua Jakobuja ludaro aperis en 2015[1]. Dum KOVIM-19 pandemio, la ludaroj ricevis rekreskintan atenton pro ĝia taŭgeco ludi kun amikoj kaj resti en kontakto interrete dum fizika izoliĝo.[2]
Ludaroj[redakti | redakti fonton]
Ludaro | Ludoj | Komentoj |
---|---|---|
Ludaro 1 |
|
|
Ludaro 2 |
|
|
Ludaro 3 |
|
|
Ludaro 4 |
|
|
Ludaro 5 |
|
|
Ludaro 6 |
|
|
Ludaro 7 |
|
|
Ludaro 8 |
|
|
Jackbox Party Starter |
|
kvinlingva versio en la angla, franca, itala, germana kaj hispana |
Lingvaj versioj[redakti | redakti fonton]
La originala lingvo de la ludoj estas la angla. Dum 2020 eldoniĝis multlingva versio de la sukcesa ludo Quiplash sub la nomo Quiplash 2 Interlashional, ludebla en la germana, angla, franca, itala kaj hispana lingvo[3]. Je la 30a Junio 2022 aperos kvinlingva versio de tri konataj ludoj sub la nomo Jackbox Party Starter[4].
Krome, ekzistas multaj neoficialaj tradukoj kreitaj de aktiva teamo de volontuloj. Ekzistas tiaj tradukoj al la germana, la rusa, la hispana, la katalana kaj la hispana. Kvankam la tradukoj ne estas oficialaj, pluraj tradukteamoj konstatas, ke ili kunlaboras kun Jackbox Games por realigi la tradukojn[5].
En Esperanto ekzistas ĝis nun du neoficialaj tradukoj[6]. Estas planata traduki pliajn ludojn kaj la tradukteamo bonvenigas pliajn volontulojn[7].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://www.jackboxgames.com/party-pack/ Unua ludaro sur la retpaĝo de Jackbox Games
- ↑ https://www.pcgamer.com/the-jackbox-games-are-the-perfect-way-to-beat-the-social-distancing-blues/ Artikolo de PC Gamer
- ↑ https://www.jackboxgames.com/quiplash-two-interlashional-german/ Quiplash 2 Interlashional sur la retpaĝo de Jackbox Games
- ↑ https://www.jackboxgames.com/the-jackbox-party-starter/ Jackbox Party Starter sur la retpaĝo de Jackbox Games
- ↑ https://jackboxpatch.de/ retpaĝo de la germana volontula tradukteamo
- ↑ https://github.com/MojosaTapiro/JackboxEsperanto Neoficialaj tradukoj de Quiplash XL kaj Tee-K.O. al Esperanto
- ↑ https://discord.gg/9zZqZb7mCW Discord kanalo kie interŝanĝas la volontulaj tradukteamoj