Jackson (Misisipio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Jackson

Jackson estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo (kiel grandurbo) de Misisipio, ŝtato de Usono. Jackson estas unu de la ĉefurboj de Kantono Hinds; Raymond estas la alia ĉefurbo de la kantono. Jackson estas nomumita pri Andrew Jackson, kiu daŭre estis generalo kaj iĝis prezidanto.

Situo de Misisipio en Usono
Situo de Jackson en Misisipio

Bazaj informoj

Geografio

Jackson situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda parto de Usono, en la meza parto de Misisipio.

Historio

La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. En 1820 helpe de traktato eŭropanoj akiris ĝin kaj ili fondis laŭ la komerca vojo haltejon nomatan Parkerville. Ĝi estis konvena loko (situanta preskaŭ en la mezo de la lando) por ĉefurbo jam en la sekva jaro. En 1822 oni establis la ĉefurbon. En 1840 Jackson estis interligita per fervoja linio. Dum la Usona Enlanda Milito en 1863 la norda armeo venkis en grava batalo. En 1871 mulo-tiritaj tramoj ekfunkciis, ili ekde 1899 funkciis per elektroj. En la 1930-aj jaroj oni malkovris tergasokampojn proksime, kiu faris evoluon por la urbo. Dum la 2-a mondmilito la proksima aerbazo iĝis grava, precipe nederlandanoj profitis ĝin. En 1967 la Ku-Kluks-Klano bombis la sinagogon kaj tiutempe similaj agoj okazis.

Urbodomo de Jackson

Ekonomio

Jackson havas plurajn gravajn industriojn. Tiuj inkludas elektrajn ekipaĵojn kaj maŝinarojn, oni produktas nutraĵojn. En la ĉirkaŭaĵo oni bredas brutarojn kaj kokojn, oni kultivas sojfabojn, kotonojn.

Klimato

Jackson havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-24 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto kun rekordo 42 °C, inter decembro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1375 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en decembro, plej malofte en septembro. En 1966 kaj 2011 grandaj ŝtormoj okazis, kiu detruis parton de la urbo.

Nubskrapulo en Jackson

Trafiko

El Jackson aŭtoŝoseoj kuras al Memphis, New Orleans, Monroe kaj Birmingham (Alabamo), ĉefvojoj kuras al diversaj aliaj urboj. La urbego havas internacian flughavenon kaj fervojon.

Vidindaĵoj

Fontoj