Jackson (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Jackson
Lago Jackson kun monto Moran en la fono
Lago Jackson kun monto Moran en la fono
moraine-dammed lake • baraĵlago
Speco de la lago Morena lago kaj akvobaraĵo
Ĉefaj fontoj Serpenta Rivero
Ĉefaj elfluoj Serpenta Rivero
Insuloj Alka Insulo, Pinto Donoho
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 43° 53′ 0″ N, 110° 41′ 0″ U (mapo)43.883333333333-110.68333333333Koordinatoj: 43° 53′ 0″ N, 110° 41′ 0″ U (mapo)
Lago Jackson (Vajomingo)
Lago Jackson (Vajomingo)
DEC
Lago Jackson
Lago Jackson
Map
Lago Jackson
Supermara alteco f16.772 ft (2.064 m)
Surfaca areo 25.540 akreoj (103,4 km²)dep1f5
Maksimuma longo 15 mi (25 km)dep1f6
Maksimuma larĝo 7 mi (11,25 km)dep1f7
Maksimuma profundo 438 ft (134 m)f10
vdr

Lago Jackson estas lago situanta en nordokcidenta Vajomingo (Usono) en Nacia Parko Granda Teton. La lago estas natura, sed ĝia nivelo plialtiĝis je 33 futoj (10 m) pro konstruado de la akvobaraĵo en 1911. Ĉi-tiu pli alta nivelo de la lago estas uzata de farmistoj en Idaho por irigacio. La lago estas rezulto de granda fosado de glaĉeroj el la najbara montoĉeno Teton; interalie nutras ĝin elfluoj de glaĉeretoj ĉe la pintoj de tiuj montoj. Ĉefa nutranto estas Serpenta Rivero, alfluanta de nordo.

Lago Jackson estas unu el la plej grandaj altaj lagoj en Usono, je alto de 2.064 metroj (6.772 futoj) super marnivelo. La lago estas 25 km longa, 11,25 km (7 mejlojn) larĝa kaj 134 metrojn (438 futojn) profunda. Eĉ dum varmaj someroj la akvo de la lago ne superas temperaturon de 15 °C (60 ) kaj en vintro povas frosti je tavolo de ĉ. du metroj..

Multaj specioj de fiŝoj loĝas en la lago, inkluzive de bruna truto, laga truto, ezoko kaj salmo.

Estas kelkaj insuloj en la lago, inkluzive de pinto Danahoe, kiu estas klare videbla de la ŝoseo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • . Nacia Parko Granda Teton. National Park Service - Nacia Parka Servo. Alirita 22-a de aŭgusto2006.
  • . Topozone. Alirita 22-a de aŭgusto2006.