Jacob Bronowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Bronowski
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1908 (1908-01-18)
en Łódź, Kongresa Pollando
Morto 22-an de aŭgusto 1974 (1974-08-22) (66-jaraĝa)
en East Hampton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Jesus College • Central Foundation Boys' School • Universitato de Kembriĝo vd
Familio
Edz(in)o Rita Bronowski vd
Infanoj Lisa Jardine vd
Profesio
Okupo matematikisto • poeto • historiistofilozofo • televida prezentisto • humanisto • biologodramaturgo vd
Laborkampo matematikobiologiohistorio de scienco vd
Doktoreca konsilisto H. F. Baker vd
Verkado
Verkoj The Ascent of Man ❦
The Common Sense of Science ❦
The Identity of Man ❦
Science and Human Values vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacob BRONOWSKI (naskiĝis la 18-an de januaro 1908 en Lodzo, mortis la 22-an de aŭgusto 1974 en East Hampton (Nov-Jorkio) en Usono) – brita verkisto kaj sciencisto pol-juddevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis: Abram Bronowski (proprietulo de firmao kun pasamentoj, kiu komercis inter Pollando kaj Londono) kaj Celia Flatto. Kiam germanoj okupis Pollandon dum la unua mondmilito, la familio elmigris al Germanio, kie ili loĝis ĝis fino de la milito. Poste, en 1920, translokiĝis al Londono.

Bronowski akiris stipendion pri matematiko en Jesus College kaj tie komencis studi matematikon. Tiutempe estis kunredaktoro, kune kun William Empson, de literatura revuo "Experiment", kiu unuafoje aperis en 1928. La plej bona studento en 1930.

La vivo de juna "Bruno" - kiel estis nomata de konatoj - ne estis facila. Kiam li alvenis al Anglio ne konis la anglan lingvon. Tio signifis malfacilaĵojn en la komenco en Central Foundation School en Londono. En la lernejo baldaŭ trovis komunan parton por siaj du hobioj - literaturo kaj scienco.

Pli poste li skribis: Kune kun plenkreskado mi iĝis indiferenta koncerne diferencojn inter literaturo kaj scienco, kio en mia juneco estis simpla, mi gajnis sperton lernante ambaŭ lingvojn samtempe.

Bronowski verkis doktoran disertaĵon pri algebra geometrio. Ankaŭ estis poeto (loĝis proksime al Laura Riding kaj Robert Graves en Majorko en la 30-aj jaroj)

La 50-aj jaroj malkaŝis ŝanĝon de liaj interesiĝoj. Li esprimadis sin per la vortoj: Mi estas matematikisto aganta en fiziko, kiu estis enportita en vivo-sciencojn mezaĝe pere de serio da feliĉaj bonŝancoj.

Kiam ekinteresiĝis pri biologio, estis kunfondinto kaj de 1964 direktoro de Instituto Salk por Biologiaj Studoj en La Jolla.

Verkista kreado[redakti | redakti fonton]

  • The Origins of Knowledge and Imagination ("Fontoj de scio kaj imago" laŭ pollingva eldono, PiW, 1984, ​ISBN 83-06-01051-5​)
  • The Poet's Defence
  • William Blake and the Age of RevolutionISBN 0-7100-7277-5​ ​ISBN 0-7100-7278-3
  • Potęga wyobraźni (Potenco de imago), PIW, 1988, ​ISBN 83-06-01308-5​ (angla eldono The Ascent of Man, ​ISBN 0-613-12463-4​, ligita kun dokumenta serio de BBC The Ascent of Man)
  • The Face of Violence
  • The Common Sense of Science
  • Science and Human Values
  • Insight (libro laŭ BBC TV serioj Insight)
  • The Identity of Man
  • Nature and Knowledge: The Philosophy of Contemporary Science
  • William Blake, 1757-1827; a man without a mask
  • The Western Intellectual Tradition
  • A Sense of the Future

Cetera verkado[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de dokumenta serio de BBC-televido The Ascent of Man, kiu inspiris Carl Sagan al kreo de popularscienca televida serio sub la titolo Cosmos.

Lia filino estas brita sciencistino Lisa Jardine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]