Jacob Burckhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Burckhardt
Persona informo
Jacob Burckhardt
Naskonomo Carl Jacob Christoph Burckhardt
Naskiĝo 25-an de majo 1818
en Bazelo, Svisujo
Morto 8-an de aŭgusto 1897
en Bazelo, Svisujo
Tombo Friedhof am Hörnli vd
Religio kristana diismo vd
Nacieco svisa
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco svisa
Edukado teologio, historio
Alma mater Bonna universitato • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de Bazelo vd
Memorigilo Jacob Burckhardt
Familio
Dinastio Q121027654 vd
Patro Jakob Burckhardt vd
Patrino Susanna Maria Burckhardt-Schorndorff vd
Profesio
Okupo profesoro, aŭtoro, historiisto
Laborkampo historio de arto vd
Aktiva en Bazelo vd
Aktiva dum 1842 - 1897
Verkado
Ĝenroj historiografio, kulturhistorio, arthistorio
Verkoj Die Kultur der Renaissance in Italien
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Jacob Christoph Burckhardt (Bazelo, 1818 - 1897) estis historiisto de arto kaj kulturo, kaj influa personeco en la historiografio de ĉiu kampo. Li estas konata kiel unu el la plej gravaj pioniroj de kulturhistorio [1], kvankam en formo tre malsama laŭ kiel kulturhistorio estas elpensata kaj studata ĉe la akademiularo nuntempe. Siegfried Giedion priskribis la atingojn de Burckhardt jene : "La granda eltrovinto de la epoko de la Renesanco, kiun li unue montris kiel periodon traktendan en ĝia tuteco, kun konsidero ne nur por ĝia pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo, krom ankaŭ por la sociaj institucioj de ĝia ĉiutaga vivo. " [2]. La plej konata verko de Burckhardt estas Die Kultur der Renaissance in Italien (La Civilizo de la Renesanco en Italujo, 1860).

Vivo

Filo de protestanta kleriko, Burckhardt estis studanta teologion en Bazelo esperante pastriĝi; tamen, sub la influo de la teologo Wilhelm de Wette li estis decidanta ne klerikiĝi. Li estis obtenanta sian titolon en 1839 kaj estis iranta al la Universitato de Berlino por studi historion [3], speciale historion de arto, tiam novan temon en la scienco. En Berlino, li estis ĉeestanta la lekciojn de Leopold von Ranke, la fondinto de historio kiel estiminda akademia studfako bazata sur fontoj kaj registraĵoj prefere ol sur personaj opinioj. Li estis pasiganta parton de 1841 al la Bonna Universitato studante ĉe la arthistoriisto Franz Kugler, al kiu li estis dediĉanta sian unuan libron, Die Kunstwerke der belgischen Städte (La artaĵoj de la belgaj urboj, 1842).

Li estis instruanta ĉe la Universitato de Bazelo de 1843 ĝis 1855, tiam ĉe la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, la inĝenieraltlernejo en Zuriko. En 1858, li estis revenanta al Bazelo por akcepti la profesorecon kiun li estis plenumanta ĝis sia emeritiĝo de 1893. Nur ekde 1886 li estis instruanta historion de arto ekskluzive. Li dufoje estis malakceptanta proponojn de profesorkatedroj ĉe germanaj universitatoj, ĉe la Universitato de Tübingen en 1867, kaj la katedron de Ranke ĉe la Universitato de Berlino en 1872. Vidu Vivon fare de Hans Trog en la Basler Jahrbuch de 1898, pp. 1-172.

Verkoj

Jacob Burckhardt sur svisa milfrankoj-monbileto.

La historiaj skribaĵoj de Burckhardt multon signifas por starigi la gravecon de arto koncerne la studo de historio; efektive, li estis unu el la "fondopatroj de historio de arto" sed ankaŭ unu el la originaj kreintoj de kulturhistorio. Laŭ John Lukacs, li estis estanta la unua majstro pri kulturhistorio, kiu estis serĉanta priskribi la spiriton kaj la formojn de esprimo de speciala epoko, de aparta popolo, aŭ aparta loko. Lia renonoviganta aliro por historio-esploro estis substrekanta la gravecon de arto kaj sian netakseblan valoron kiel fonto por la studo de historio.

Li estis estanta unu el la unuaj historiistoj se temas pri superi la mallarĝan 19-a jarcentan nocion ke "historio estas pasinta politiko kaj politiko nuntempa historio" [4]". La malsistema aliro de Burckhardt por historio estis estanta forte kontraŭa al la interpretoj de hegelismo, kiu estis populara en la tempo, de ekonomiismo kiel interpreto de historio kaj de pozitivismo, kiuj estis dominantaj la sciencajn diskursojn (inkluzive de la diskurso de la sociaj sciencoj).

En 1838 li estis faranta sian unuan vojaĝon al Italujo, kaj estis publikiganta siajn unuajn gravajn artikolojn, Bemerkungen über schweizerische Kathedralen (Rimarkoj pri svisaj katedraloj). En 1847 li estis prizorganta novajn eldonojn de la du famaj verkoj de Kugler, Geschichte der Malerei kaj Kunstgeschichte, kaj en 1853 estis publikiganta sian propran verkon, Die Zeit Constantins des Grossen (La epoko de Konstantino la Granda). Li estis foruzanta la plejparton de la jaroj 1853-1854 en Italujo, alportante materialojn por sia Der Cicerone: Eine Anleitung zum Genuss der Kunstwerke Italiens (1855; 7-a-germana eldono, 1899), ankaŭ dediĉita al Kugler. Tiu verko, "la plej bona vojaĝadogvidilo kiu iam estis skribita" [5] , pritraktis skulptaĵon kaj arkitekturon, same kiel pentradon, kaj iĝis nemalhavebla gvidilo al la artovojaĝanto en Italujo. Proksimume la duono de la origina eldono estis dediĉita al la arto de la Renesanco. Sammaniere Burckhardt estis gvidita por skribi la du librojn por kiuj li estas plej konata, liajn Die Kultur der Renaissance in Italien kaj Geschichte der Renaissance in Italien. Tiuj ĉi estis la plej influaj interpretoj de la itala Renesanco en la 19-a jarcento kaj estas daŭre vaste legitaj. Burckhardt kaj la germana historiisto George Voigt fondis la historian studon de la Renesanco. Kontraste al Voigt, kiu limigis siajn studojn al frua itala humanismo, Burckhardt pritraktis ĉiujn aspektojn de la renesanco-socio.

Burckhardt konsideris la studadon de antikva historio intelektan necesecon kaj estis tre respektita akademiulo pri greka civilizo. Griechische Kulturgeschichte ( Greka kulturhistorio ) entenas la signifajn lekciojn kiujn Burckhardt unue prezentis en 1872 kaj kiujn li ripetis ĝis 1885. Je sia morto, li estis verkinta al kvar-volumena diĝesto de la greka civilizo.

Friedrich Nietzsche, nomumita profesoro pri klasika filologio en Bazelo en 1869 je la aĝo de 24, admiris Burckhardt kaj ĉeestis al kelkaj el liaj lekcioj. Ambaŭ viroj estis admirantoj de la maljuna Arthur Schopenhauer. Nietzsche kredis ke Burckhardt konsentis kun la tezo de sia Die Geburt der Tragödie ( La naskiĝo de la tragedio ), nome ke greka kulturo estis difinita per la antitezo de "Apolonaj" kaj "Dionizaj" tendencoj. Nietzsche kaj Burckhardt ĝuis ĉiun alies intelekta kompanio, eĉ kiam Burckhardt konservis sian distancon de la disvolviĝinta filozofio de Nietzsche. Ilia ampleksa korespondado, kiu daŭris dum kelkaj jaroj, estis publikigita. La studanto de Burckhardt Heinrich Wölfflin sukcedis lin ĉe la Universitato de Bazelo en la aĝo de nur dudek ok.

Politiko

Letero de Burckhardt al lia kolego Nietzsche de 25-a februaro 1874 kun komentoj pri la verko de Nietzsche Vom Nutzen und Nachteil der Historie für das Leben ( Profito kaj malprofito de la historio por la vivo ).

Ekzistas interesa interna streso ĉe Burckhardt inter la saĝa kaj sekulara studanto de la itala renesanco, kaj la singarda produkto de svisa kalvinismo kiun li amplekse studis por sia pastriĝo. La svisa socio en kiu li pasigis preskaŭ ĉion el sia vivo estis grandparte pli demokrata kaj stabila ol estis la kriterio en la 19-a jarcenta Eŭropo. Kiel sviso, Burckhardt ankaŭ malŝatigis la germanan naciismon kaj la germanan pretendon de kultura kaj intelekta supereco.

Li ankaŭ estis profunde konscia pri la rapidaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj okazante en la Eŭropo de lia tempo, komentante en liaj lekcioj kaj skribaĵoj la industrian revolucion, la eŭropajn politikajn renversiĝojn, kaj la elkreskantan eŭropan naciismon kaj militarismon. Eventoj plejparte plenumis lian prognozon de kataklisma 20-a jarcento, en kiuj perfortaj demagogoj ( kiuj li nomis "teruraj plisimpliguloj" ) ludus centrajn rolojn. En pli postaj jaroj, Burckhardt sin trovis neimponita de demokratio, individuismo, socialismo kaj multaj aliaj ideoj kiuj furoris dum lia vivdaŭro. Li ankaŭ observis antaŭ jarcento, "la ŝtato altiras ŝuldojn kaŭze de politiko, milito, kaj aliaj pli altaj kialoj kaj "progreso". . .". La supozo estas ke la estonteco eterne agnoskos tiun rilaton. La ŝtato lernis de la komercistoj kaj industriuloj kiel ekspluati krediton; ĝi spitas la nacion por lasi ĝin iri en bankroton. Kompare kun ĉiaj fraŭduloj la ŝtato nun staras tie kiel majstro-fraŭdulo [6].

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

Jacob Burckhardt survoje al lekcio en 1890, apud la bazela katedralo.

Verkoj de Jacob Burckhardt :

Liberty Fund represoj :

  • 1929. Judgements on History and Historians, Translated by Harry Zohn. Foreword by Alberto Coll.
  • The Letters of Jacob Burckhardt. Selected, edited, and translated by Alexander Dru. Foreword by Alberto Coll, ISBN 0865971226.
  • 1943. Reflections on History. Introduction by Gottfried Dietze, ISBN 0913966371.

Pri Jacob Burckhardt :

  • Gilbert, Felix 1990 : History : Politics or Culture ? Reflections on Ranke and Burckhardt. Princeton University Press, Princeton, N.J. 109 p. ISBN 0691031630 angle
  • Gossman, Lionel 2000 : Basel in the Age of Burckhardt: A Study in Unseasonable Ideas. The University of Chicago Press. ISBN 0226305007 angle
  • Grosse, Jürgen 1999 : Reading History: On Jacob Burckhardt as Source-Reader. Journal of the History of Ideas 60: 525-47. angle
  • Hinde, John R. 2000 : Jacob Burckhardt and the Crisis of Modernity. McGill-Queen's Studies in the History of Ideas. McGill-Queen's University Press. ISBN 0773510273 angle
  • Howard, Thomas Albert 1999 : Religion and the Rise of Historicism: W.M.L. De Wette, Jacob Burckhardt, and the Theological Origins of Nineteenth-Century Historical Consciousness. Cambridge University Press. ISBN 0-521-65022-4 angle
  • Sigurdson, Richard 2004 : Jacob Burckhardt's Social and Political Thought. Univ. of Toronto Press. ISBN 080204 angle

Eksteraj ligiloj

  1. angle Jakob Burckhardt Renaissance Cultural history
  2. angle Siegfried Giedion, in Space, Time and Architecture (6th ed.), p 3.
  3. angle The Letters of Jacob Burckhardt, Translated by Alexander Dru, London: Routledge and Kegan Paul, 1955; Liberty Fund Inc., 2001, xxviii-xxxii. angle
  4. angle John Lukacs, Remembered Past: John Lukacs on History, Historians, and Historical Knowledge, ed. Mark G Malvasi and Jeffrey O. Nelson, Wilmington, DE: ISI Books, 2004, 215.
  5. Giedion, p. 4.
  6. Juĝoj sur historio kaj historiistoj (tr. Boston: 1958), p. 171 - citis en "Super Imperialism" fare de M. Hudson