Jacob Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Davis
Jacob Davis en 1905
Jacob Davis en 1905
Jacob Davis en 1905
Persona informo
NomoJacob Davis
Dato de naskiĝo1-a de januaro 1831 [#]
NaskiĝlokoRigo [+]
Dato de morto1-a de januaro 1908 [#]
MortolokoSan-Francisko [+]
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupojtajloro, inventisto kaj entreprenisto
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Jacob Davis (naskiĝis en 1834 en Rigo, Latvio, mortis en 1908 en Sanfrancisko) estis usona tajloro, inventisto kaj entreprenisto.

Mallonga biografio[redakti | redakti fonton]

Davis elmigris ĉirkaŭ 1850 al la ĉirkaŭaĵo de Sanfrancisko. Tie li rondvojaĝis klopodante enspezi monon por la vivtenado. En 1870 li ekloĝis en Reno en la ŝtato Nevado kie li fariĝis tajloro. Li ankaŭ faris akcesoraĵojn por vakeroj kiel tendoj kaj ĉevalkovriloj. La materialo estis duck, tenaca speco de katono, plifortigita per kupraj nitoj.

Oni petis lin fari malmultekostan, firman pantalonon por iu korpulenta persono kiu daŭre ŝiris la pantalonon pro lia dikeco. Tiu pantalono finfine estis sammaniere plifortigita: per nitoj. En 1871 tio estis lia norma maniero por plifortigi pantalonojn. Rapide la konkurencantoj transprenis tiun manieron. Jacob Davis tial kontaktis kun Levi Strauss por akiri patenton. La kostoj de 68 dolaroj li mem ne povis pagi.[1] Levi Strauss estis la liveranto de la ŝtofo duck kaj ĝinzoŝtofo. La patento por la ĝinzo ili akiris en 1873.[2] Levi Strauss per tio, kontraŭe al Jacob Davis, famiĝis.

Laŭ peto Jacob Davis ekaboris por la Levi Strauss kompanio por kunordigi la transmaran produktadon de ĝinzoj. Li faris tion ĝis li mortis en 1908, la sama jaro en kiu la patento de la ĝinzo finiĝis.

Lia nepo Ben Davis fondis en 1935 la pantalonan varomarkon Ben Davis.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.W.Davis. Letter To Levi Strauss (angle). Ben Davis. Alirita la 2-an de marto 2014.
  2. Pēteris Skorovs. Levi’s Patent (angle). Historical patents. Alirita la 2-an de marto 2014.
  3. Brief history (angle). Ben Davis. Alirita la 2-an de marto 2014.