Jacob Ziegler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jakobus Zieglerus Landavus
(1470–1549)
Germana humanisto, teologo, matematikisto, geografo kaj astronomo.
Germana humanisto, teologo, matematikisto, geografo kaj astronomo.
Persona informo
Naskiĝo 1470
en Landau an der Isar, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto aŭgusto 1549
en Passau, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Universitato de Vieno
Profesio
Profesio matematikisto • astronomo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Jakobo Ciglero (1470–1549), ankaŭ nomata Jakobus Lateranus, estis humanisto, matematikisto, geografo, teologo, kartografo, kiu havis vagantan vivon en Eŭropo, studis en la Universitatoj de Ingolstadt kaj Vieno, estis lernanto de Conrad Celtis (1459-1508), pasis kelkatempe en la kortego de Leono la 10-a antaŭ ol konvertiĝi al Protestantismo, sekve liaj geografiaj verkoj estis metitaj en la Index Librorum Prohibitorum.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum kelkatempo li instruis en Vieno, kiam grandaĝe li estis gasto en la domo de Wolfgang von Salm (1514-1555), episkopo de Passau. Lia portreto, farita de Wolf Huber (1485-1553) estis pentrita kiam li estis 70-jara, kaj hodiaŭ troviĝas en la Muzeo pri la Historio de la Arto en Vieno[1].

Li estis amiko de Adam Reusner (1496-1582) kiu estis persona sekretario de la germana kondotiero Georg von Frundsberg (1473-1528), al kiu li akompanis en Italion, inter 1526 kaj 1528, kulminante kun la fama epizodo de la Disrabado de Romo.

Liaj komentoj pri la dua libro de la ""Natura Historio"" de Plinio (23-79) kaŭzis grandan efikon. Dum lia staĝo kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Vieno li eldonis la verkon Schondia über Palästina (1532), kaj sep mapoj klarigante la Sanktajn Skribaĵojn krom enmeti mapon pri la Skandinavio. Dum sia restado em Romo, li defendis Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kontraŭ la kritikoj faritaj de la hispana humanisto Diego López de Zúñiga ankaŭ konata kiel Jacobus Stunica (1531-1531).

Ziegler ankaŭ konatigixs kun kelkaj skandinavaj prelatoj same kiel Olav Engelbrektsson(1480-1538) kaj Johannes Magnus (1488-1544), kaj surbaze de iliaj informoj li faris prisrkibon pri la Stokholma sangobano. Kelkaj el liaj verkoj estis poste aneksitaj al la Scriptores historiæ germanicæ kaj en la 2-a eldono de la Chronica regnorum aquilonarium (1583) far Albert Krantz (1448-1517).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Jacobi Zigleri ex Landau Bauariae contra Heresim Valdensium libri quinque (Lepsiko, 1512)
  • Libellus adversus Jacobi Stunicae maledicentiam, pro Germania
  • Catalogus omnium Erasmi Roterodami lucubrationum (Bazelo 1523)
  • Historia Clementis VII. Pont. Romo.
  • Jacobi Ziegleri, Lancavi, Bavari, In C. Plinii de Naturali Historia librum secundum commentarius, quo difficultates Plinianae, praesertim astronomicae, omnes tolluntur. ... Item, Georgii Collimitii, et Joachimi Vadiani, in eundem secundum Plinia scholia quaedam. Henricus Petrus, Bazelo 1531.
  • Quae Intus Continentur Syria, Palestina, Arabia, Aegyptus, Schondia, Holmiae, Regionum Superiorum (= Schondia). Straßburg 1532.
  • In hoc volvmine haec continentvr, duplex confessio Valdensium ad Regem Vngarie missa, Augustini de Olomucz arcium et decretorum doctoris prepositi [...], Lipsia, generosus dominus Heinricus Kuna de Chunstat sua pecunia impressoriam officinam redemit [...], 1512.
  • Iacobi Ziegleri, Landaui, Bauari, In C. Plinii De naturali historia librum secundum commentarius, quo difficultates Plinianae, praesertim astronomicae, omnes tolluntur [...], Basileae, excudebat Henricus Petrus, mense Augusto, 1531.
  • Quae intus continentur. Syria, ad Ptolomaici operis rationem. Praeterea Strabone, Plinio, & Antonio auctoribus locupletata. Palestina, iisdem auctoribus [...], Argentorati, apud Petrum Opilionem, 1532.
  • Sphaerae atque astrorum coelestium ratio, natura, & motus: ad totius mundi fabricationis cognitionem fundamenta, Basileae, Johann Walder, 1536.
  • Terrae sanctae quam Palaestinam nominat Syriae, Arabiae, Aegypti et Schondiae doctissima descriptio, una cum singulis tabulis earundem regionum topographicis authore Iacobo Zieglero [...], Argentorati, apud Vuendelinum Rihelium, 1536.
  • Iacobi Ziegleri Landaui Conceptionum in Genesim mundi, & Exodum, commentarij. Eiusdem, Super arbitrio humano exempla & scripturae. Ex epist. ad Corinthios secunda locus [...], Basileae, apud Ioannem Oporinum, 1548.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]