Jacob van Eyck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jonkheer Jacob van Eyck (* ĉ. 1590 en Heusden?; † 26-a de marto 1657 en Utreĥto) estis unu el la plej konataj nederlandaj muzikistoj de sia tempo. Van Eyck estis kariljonisto, ekspertizisto por sonorilo kaj bekfluto-virtuozo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La kariljonisto[redakti | redakti fonton]

Jacob van Eyck verŝajne naskiĝis en Heusden kiel infano de nobelaj gepatroj. La denaska blindulo evoluis en Heusden kiel sonorileksperto kaj kariljonisto. Heusden havis malgrandan kariljonon, kiu troviĝis en la turo de la urbodomo. En 1623 reisde Van Eyck vojaĝis unuan fojon al Utreĥto por ekspertizi la plibonigon de la kariljono en la katedralturo, kaj en 1625li etis nomumita kariljonisto de la katedralo. Poste li havis similajn postenojn ĉe aliaj Utreĥtaj preĝejoj kaj ĉe la Utreĥta urbodomo. Poste li enhavis la saman funkcion ĉe la Utreĥtaj preĝejoj Janskerk kaj Jacobikerk samkiel ĉe la urbodomo. En 1628 li iĝis "directeur van de klokwerken" [direktoro de la kariljonoj] en Utreĥto, kaj en tiu ĉi funkcio li sciis realigi plibonigojn de la sonorilaro en la urbo. Li vizitis ankaŭ aliajn urbojn por ekspertizi plibonigojn de kariljonoj.

La lerteco de Van Eycks estis fundamente grava por la disvolvigo de la kariljono. Li malkovris, kiel konsistas la sonstrukturo de sonoriloj kaj kiel oni povas influi ĝin per la formo. Tiun konon li realigis kunabore kun la sonorilgisistoj Pieter kaj François Hemony, kiujn li renkontis en Zutphen. Kune ili gisis la unuan bone agorditan kariljonon. Dank’ al la klopodoj de Van Eyck la preĝejoj Jacobikerk kaj Nicolaïkerk en Utreĥto poste ricevis novajn Hemony-kariljonojn; la katedralo sekvis nur kelkajn jarojn post la morto de Van Eyck.

Kiel spertulo pri sonoriloj li havis bonegan famon ĉe la administracioj de diversaj nederlandaj urboj. René Descartes gloris lian precizan sonosenton, kaj kariljonistoj vizitis lin en Utreĥto por studi ĉe li.

La bekflutisto kaj siaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jacob van Eyck estis ankaŭ talentita bekflutisto kaj je somervesperoj dum sia libera tempo li plezurigis la promenantojn per sia virtuoza bekflutludado. En 1640 oni menciis tion unuan fojon, ekde 1649 Van Eyck ricevis por tio kromsalajron fare de la kapitulo de la Janskerk. En 1644 li komencis publiki siajn bekflutkomponaĵojn. La kolekto Der Fluyten Lust-hof aperis en du partoj (kaj tri etapoj) ĝis 1649, kaj estis komisiita al Constantijn Huygens, kiu estis malproksima nevo de Van Eyck.

Kiel bekflutisto li estas konata pro sia verko Der Fluyten Lust-hof (La fluta ĝojkorto), kiu aperis en diversaj versio kaj partoj en la jaroj 1644, 1646, 1649 kaj 1654. Temas pri ampleksa kolekto de ĉ. cent kvindek solopecoj por la sopranbekfluto, kiuj preskaŭ ĉiuj sekvas komunan skemon: je la komenco staras simpla, siatempe kaj parte ankaŭ hodiaŭ konata melodio, ekz. popolkanto, sakralkanto aŭ psalmo. La longajn, gravajn notvalorojn de la temo van Eyck dissolvas de variacio al variacio en pli kaj pli malgrandajn, rapidajn notvalorojn (diminuado). La fina variacio do estas la plej virtuoza versio. La plej multaj komponaĵoj en la Fluyten Lust-hof portas la aldonan skribaĵon: gebroocken vam J. Jacob van Eyck [diminuita de Jacob van Eyck].

2007 estas la memorjaro de Jacob Van Eyck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacob van Eyck Der Fluyten Lust-hof. New Vellekoop Edition, edited by Thiemo Wind, Muziekuitgeverij Ixizet, Naarden 1986
  • Ruth van Baak Griffioen: Jacob van Eycks "Der Fluyten Lust-hof". Verenigin voor Nederlandse Muziekgeschiedenis, Utrecht 1991, ISBN 90-6375-151-6
  • Thiemo Wind, Jacob van Eyck en de anderen - Nederlands solorepertoire voor blokfluit in de Gouden Eeuw. Dissertatie Universiteit Utrecht, 2006.
  • Thiemo Wind, In Fluyt en Klokken-spel een aller eeuwen wonder - Jacob van Eyck: stadsbeiaardier, klokkendeskundige, blokfluitist en componist, in: Maandblad Oud-Utrecht, januari 2007, p. 4-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]