Jacobo Peuser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jacobo Peuser
Persona informo
Naskiĝo 1843
en Camberg, Germanio
Morto 8-a de novembro 1901
en Bonaero, Argentino
Ŝtataneco Duklando NassauArgentino
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Jacobo Peuser, naskiĝinta je la nomo Jakob Peuser en 1843 en la urbo Camberg, Germanio, mortis la 8-an de novembro 1901 en Bonaero, Argentino, estis signifa argentina libroeldonisto, kiu fondis la eldonejon Edicinones Peuser. Li estis nur 12-jara, kiam li en 1856 kun siaj gepatroj kaj du fratinoj en serĉo de pli bona estonto alvenis en Argentino. En aĝo de 20 jaroj, li fondis libroeldonejon komence nomitan Casa Peuser ("domo Peuser"). Post tiam, konsiderante la 19-an kaj 20-an jarcentojn li estis unu el la ŝlosilaj personoj pri grafikaj artoj en Argentino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jakob Peuser en 1843 naskiĝis en la urbo Camberg, duklando Nassau, nordokcidente de Frankfurto ĉe Majno. La patro Damian, kiu en Camberg laboris kiel ŝuisto, kaj lia patrino Elisabeth, jam havis du pli grandajn filinojn, Maria kaj Maria Margarethe Anna. En la jaroj 1843-1845 la ŝuisto Damian Peuser havis kontentigajn enspezojn, interalie pro relative granda mendo de la loka fajrobrigado. Sed en la jaro 1846 la ekonomia situacio de la familio ŝanĝiĝis pro pro alveno de pli kaj pli da ŝuistoj en la urbeto, dum ne plimultiĝis la laboreblecoj: en 1851 estis tridek naŭ ŝuistoj en Camberg, estante la plej granda profesia kategorio en la urbo. En 1846 Damian Peuser ne povis pagi lernejajn kotizojn por ĉiu el siaj filinoj, kaj kun la komentlinio "kompatinda" apud la nomoj de la knabinoj, Damian estis liberigita de la devo pagi la sumon. La familio Peuser ne estis inter la familioj kiuj vivis en subvenciitaj sociaj loĝejoj de la urba komunumo, sed tamen eblas supozi ke migrado promesis al ĝi pli bonan vivon. La demokratia revolucio de 1848-1849, kiu ankaŭ en la duklando Nassau alportis esperojn pri pli grandaj ŝanĝiĝoj, estis mallongviva, kaj la ekonomiaj cirkonstancoj de la lokuloj ne pliboniĝis.

En 1855 la registaro de Santa Fe ofertis al 1000 eŭropaj familioj pretaj je agrikultura laboro subtenon kaj permeson alveni. Promesiĝis lando por ĉiu familio, domo kun du ĉambroj, 600 kilogramoj da faruno ĝis la venonta rikolto, dek du bestoj kaj semoj por plantado. Ĉio ĉi valoris 466 argentinajn pesojn kiuj devis reveni al la registaro de Santa Fe en la dua aŭ tria jaro post alveno al Argentino. La kolonianoj ne devis militservi kaj ricevis promeson de libera disvolvo de religia vivo, sendepende de kristana konfesio aŭ de alia religio.[1] Fine de la jaro 1855, dudek familioj de sume naŭdek sep personoj en la urbeto Camberg transdonis peticion por peti permeson de la komunumo por elmigrado. En ekonomiaj cirkonstancoj, kiuj por multaj urbaj familioj ne sufiĉis por vivteno de familio, ili volis iri al Suda Ameriko kaj atendis subtenon inter 6000 kaj 8000 guldenoj. la urbestro aprobis ilian peton kaj la urba konsilantaro poste same favoris la monsubtenon , per tridek sep poraj el entute kvardek tri voĉoj. Tio reflektas la intereson de la urba gvidantaro sekurigi socian ordon kaj eviti ke la komunumo havu tro premajn kostojn por konstanta financa subteno de malriĉaj familioj. La situacio malboniĝis ĝis 1856 kiam tricent ses viroj, virinoj kaj infanoj decidis elmigri al Argentino. Laŭ la urba arkivo la familio Peuser, inter la familioj petintaj permeson elmigri, ne estis inter tiuj kiuj en la urbo ricevis socian subtenon, do estis inter la kompare pli prosperaj elmigremuloj. Ekde la jaro 1816 en la urbo necesis ricevi permeson, se oni volis formigri, kaj tial ne eblis simple ekvojaĝi kiam en 1855 pretis la decido je formigro al Ameriko, sed sekvis multaj petleteroj kaj interalie necesis publikigi du aŭ tri artikolojn en la urba ĵurnalo kun sciigo de elmigra intenco, por ke aliaj civitanoj havu la eblecon protesti se la familio havis iujn ŝuldojn. Fine de aprilo 1856 tamen la proceduroj estis finitaj, kaj la familio ekvojaĝis per ĉaro al la urbeto Biebrich, kiun ĝi forlasis per ŝipo de la rivero Rejno al la haveno de Kolonjo. Sekve la familio probable prenis trajnon al la haveno de Dunkerque (Dunkirko) en norda Francio, de kie ofte forveturis ŝipoj al Suda Ameriko. La vojaĝkostoj tre grandis, kaj kutime la familioj donis sian lastan monon por la interkontinenta ŝipveturo, kaj dum la vojaĝo praktike bankrotis. La cirkonstancoj en la 50-taga veturo por la pasaĝeroj apenaŭ elteneblis, sed tamen ĉiuj familianoj alvenis vivaj en Suda Ameriko.

Jakob Peuser sekve estis ankoraŭ 12-jara, kiam li en 1856 kun sia familio alvenis en Paraná, tiutempe ĉefurbo de la Nacia Konfederacio (Confederación Argentina). De juna aĝo li laboris en la librejo kaj papervendejo de Eudoro Carrasco, establita en Rosario, ĝis 1864, kiam li en aĝo de 20 jaroj translokiĝis al Bonaero. Li dungiĝis ĉe Don José Aleksandro Bernheim, eldoninto kaj ĉefredaktoro de la gazetoj Le Courrier de La Plata kaj La República. Tri jarojn pli poste, en 1867, li en aĝo de 23 jaroj fondis propran presejon kaj librovendejon Casa Peuser ("domo Peuser"). Li vivis en prospera kaj tre dinamika tempo de ĵurnalismo kaj libroeldonado, kaj jam la sekvan jaron povis translokiĝis el pli granda laborejo, kaj en 1871 al ankoraŭ pli granda ejo je angulo de stratoj calle del Parque ("parka strato", nuntempe strato Lavalle) kaj Uruguay.

Pioniro eldon-industria[redakti | redakti fonton]

Pioniro en la enkonduko de diversaj evoluoj en la presa kaj poste libroeldona industrio, Peuser iĝis unu el la ŝlosilaj figuroj en la grafikaj artoj en Argentino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento. En 1875, Jakobo Peuser patentigis novan sistemon de libroj por servo de la publikaj oficejoj - la libroj ankoraŭ uzatas hodiaŭ. Ekde la 28-a de februaro de la sama jaro, li publikigis la unuan germanlingvan gazeton de Argentino, kiu ekonomie tre sukcesis kaj jam post malmultaj monatoj havis proprajn redaktajn korespondantojn en Germanio, Usono, Urugvajo, Paragvajo kaj en ĉiuj urboj de Argentino, kie estis pli granda germana kolonio, ĉefe ĉe la marbordo.

Samjare kun forta helpo de Jacobo Peuser en Bonaero ankaŭ naskiĝis la Industria Klubo, komerca organizaĵo por la kuraĝigo, konsilado kaj protekto de novaj industriaj iniciatoj. La klubo en januaro 1877 organizis la Unuan Industrian Foiron en Bonaero, malfermata fare de la tiutempa ŝtata prezidanto Nicolás Avellaneda. En 1887, la klubo kreis la fundamenton de organizaĵo kiu eklaboris je la nomo Unio Industria de Argentino (hispane Unión Industrial Argentina).

Nur en 1881 li forlasis la eldonadon de gazetoj kaj publikigis la unuan literaturan libron, unuan volumon el posta serio de amuzaj priskriboj pri la Respubliko Argentino. Peuser interalie publikigis nacie tre atentatan hispanan tradukon de la Dia Komedio de Dante fare de Bartolomé Mitre, sciencajn verkaĵojn ekzemple de la naturalisto, paleontologo, antropologo kaj zoologo Florentino Ameghino, kaj estis la unua eldonisto kiu en Argentino amplekse eldonis literatuajn verkaĵojn de usonaj aŭtoroj.

Rilatoj al Esperanto kaj aktuala honorigo[redakti | redakti fonton]

Lia eldonejo post la morto de la fondinto publikigis ankaŭ iujn librojn rekte ligitajn al la Esperanto-literaturo: ekzemplo estas la publikaĵoj Tempestad sobre el Aconcagua ("Tempesto super Akonkagvo", 1944, 274 paĝoj[2]) kaj Por tierra de Indios ("Tra lando de indianoj", 1-a eldono 1946, 2-a eldono 1951[3], 235 paĝoj) de la esperantista etnologo kaj mondvojaĝisto Tibor Sekelj. En oktobro 2010, Jacobo Peuser en honora evento ricevis apartan omaĝon en la frankfurta librofoiro de Germanio tiujara, en kiu la gastlando estis Argentino kaj do aparte temis pri la literaturaj kaj libroeldonaj kontaktoj de ambaŭ landoj.[4]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]