Jacqueline Roque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacqueline Roque
Persona informo
Naskonomo Jacqueline Marie Madeleine Roque
Naskiĝo 24-an de februaro 1926 (1926-02-24)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 15-an de oktobro 1986 (1986-10-15) (60-jaraĝa)
en Mougins
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Pablo Picasso
Okupo
Okupo koreografo • pentristo • modelo
vdr

Jacqueline PicassoJacqueline Roque (Parizo, 24-a de Februaro 1927Mougins, 15-a de Oktobro 1986) estis konata kiel la muzo kaj dua edzino de Pablo Picasso. La artisto faris ĉirkaŭ 400 portretojn de sia muzo, pli ol de alia modelo laŭlonge de sia vivo.

Ŝi devenis el malriĉa kaj malfacila familio, edziniĝis, havis filon kaj divorcis. Pablo Picasso konis Jacqueline en 1953 en ateliero de ceramiko, kiam ŝi estis 26-jaraĝa kaj li 72-jaraĝa. Ŝi akceptis ekrilati ses monatojn poste. En 1955, la unua edzino de Picasso, Olga Ĥoĥlova, mortis kaj li edziĝis al Jacqueline en Vallauris la 2an de Marto 1961.

La bildo de Jacqueline ekaperis en la pentraĵoj de Picasso ekde Majo 1954. Tiuj portretoj estas karakteraj ĉar havis tro longan kolon kaj katecan vizaĝon, kiel distordoj de la aspekto de Jacqueline. Finfine, ŝiaj malhelaj okuloj kaj okulharoj, altaj vangoj kaj klasika profilo iĝis familiaraj simboloj en liaj lastaj pentraĵoj. Tre verŝajne la serio de pentraĵoj de Picasso nome Les femmes d'Alger deriviĝos el Femmes d’Alger dans leur appartement de Eugène Delacroix, la artisto deklaris, ke “Delacroix jam estis koninta Jacqueline”. En 1955 li desegnis Jacqueline kiel “Lola de Valence”, reference al pentraĵo de Édouard Manet pri la hispana dancistino. En 1963 li pentris ŝian portreton 160 fojojn, kaj plue pentris ŝin abstrakte ĝis 1972.​

Post la morto de Picasso en 1973, Françoise Gilot, la partnero de Picasso inter 1943 kaj 1953 kaj patrino de du el liaj filoj, nome Claude kaj Paloma, luktis kontraŭ Jacqueline por ricevi la havaĵon de la artisto. Gilot kaj liaj filoj estis deklarinta malsukcese, ke Picasso suferas mensan malsanon. Jacqueline avertis Claude kaj Paloma por ke ili ne alvenu al la funebro de Picasso. Finfine, ambaŭ partioj interkonsentis la establadon de la Muzeo Picasso en Parizo. Jacqueline Picasso memmortigis sin per pafo en 1986 en Mougins kiam ŝi estis 59-jaraĝa kaj estis entombigita en la Kastelo de Vauvenargues apud Picasso.