Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bernardin de Saint-Pierre

Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (naskiĝinta la 19-an de januaro 1737 en Havro, mortinta la 21-an de januaro 1814 en Éragny) estis franca verkisto. Li estis disĉiplo de Rousseau kaj anoncanto de Romantikismo en franca literaturo. Li furoris precipe per la romano Paŭlo kaj Virginio (1788).

Komencoj de agado verkista[redakti | redakti fonton]

Saint-Pierre estis inĝeniero kaj vivis vivon aventurplenan. Li vojaĝis en Germanujo dum la Sepjara milito, en Malto, Nederlando, Ruslando, Pollando, Aŭstrio. Decidaj iĝis por la tri jaroj kiujn li pasigis sur Maŭricio (1767-70; la insulo tiam estis franca kaj nomiĝis Île de France) inter abundo da oficiroj. Tiu ĉi restado komencigis lin verki: li kritikas la administracian hierarkion de la insulo, la kverelojn de malgrandanimuloj, la hororon de sklavosorto. Krome li havis sentemon por naturaj medioj.

Seniluziigis lin la reveno al Eŭropo: sekve la iama oficiro sen laboro tute dediĉis sin al la verkado. Li frekventis la salonojn de Mlle de Lespinasse, la societon Société des philosophes kaj renkontis Jean-Jacques Rousseau, kies adepto li restis ĝis la fino de la vivo. La verko Le Voyage à l'isle de France (1773) estas malbone akceptita. Sed la verko Études de la nature (1784, unua eldono) trovis pli etendiĝantan legantaron. Li ricevis amason da leteroj, ofertoj, entuziasmaj rekontoj de aliaj okulatestantoj, eĉ edziĝproponojn. Tiu sukceso lin ne plu dependigis de mondonantoj kaj igis lin aldoni suplementajn tekstojn por novaj eldonoj.

Starto de nova literaturĝenro[redakti | redakti fonton]

En la kvara volumo de la menciita verko troviĝas la konatega romano Paul et Virginie kiu montru la bonfaradon de ĉio fare de la naturo mem. Intrigo ĝia estas tre simpla: du eŭropanoj malplenkreskaj nome Paul kaj Virginie kreskas sur Île de France. Ilia reciproka amo ene de medio natura lindega pligrandiĝas ĉiutage. Sed je la fino de la adoleskanteco Virginie (ŝi estas de nobela deveno) sendatas en Eŭropon far la patrino por kompletigi la edukadon sian. Malkapabla elteni la hipokritecon de la eŭropanoj, Virginie revenas hejmen. Dum ŝiprompiĝo ŝi pro pudoro ne volas demeti vestaĵojn kaj esti sukurita de ŝipisto. Ŝi mortas dronante dum Paul rigardas la tuton. Tiu fino patosa sendube ankaŭ kontribuis al la sukceso de la romano. La verko apartenas al ĝenro de pastoraloj, kiuj dum la 18-a jarcento estis kvazaŭ jam forgesita. Influo de Rousseau ankaŭ senteblas en la romano: ofte troviĝas paraleloj al ties verko La Nouvelle Héloïse. La romano fondas la ekzotikismolaŭdantan literaturĝenron en franca lingvo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Bernardin baldaŭ ricevas honorojn fare de la gelegantoj. En 1792 li nomumitas intendanto de la organizo "Jardin des Plantes" kaj de "Cabinet d'histoire naturelle". En 1802 li serĉas la proksimecon de Napoleono Bonaparte. Li ricevas favoraĵojn de la nova reĝimo kaj ankaŭ pension. En 1806 li dekoraciitas fare de la Honora legio. Bernardin membriĝas al Franca Akademio en 1803 kaj iĝas ties prezidanto en 1807.

Nur malmultaj romanoj de la 18-a jarcento estis tiom celebra kiom al menciita pastorala idiliaĵo de Bernardin. La entuziasmo pri ĝi plilongiĝas ĝis trans la Franca revolucio. François René de Chateaubriand diris ke li parkere konus la romanon. Tamen post 1850 komenciĝis kritikoj. En la romano Madame Bovary (1857) de Gustave Flaubert la bernardina romano inter aliaj respondecas pri la pervertiĝo mensa de Emma.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Engler, Winfried: Lexikon der französisĉen Literatur, Kröner, Stuttgart 1984, p. 119-120, ISBN 3-520-38802-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]