Jacques Barrot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Barrot
Persona informo
Naskonomo Jacques Jules Barrot
Naskiĝo 3-an de februaro 1937 (1937-02-03)
en Yssingeaux
Morto 3-an de decembro 2014 (2014-12-03) (77-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Familio
Patro Noël Barrot
Infano Jean-Noël Barrot
Okupo
Okupo politikistojuĝisto • partoprenanto de internacia forumo
vdr

Jacques Barrot, (naskiĝis la 3-an de februaro 1937 en Yssingeaux, departemento Haute-Loire, mortis la 3-an de decembro 2014 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis franca politikisto. Li interalie estis komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li unue prezidis la fakon transportado, kaj de majo 2008 ĝis februaro 2010 la fakon pri justico, libero kaj sekureco. Dum la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li jam estis komisaro pri la fako regiona politiko, sed ne de la komenco, nur dum la oficperiodo transprenante la taskon de la samlandano Michel Barnier. Ekde la jaro 2010, li estis membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.

Jacques Barrot estis membro de la konservativaj politikaj partioj Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj UMP de Francio. Interalie li servis ankaŭ plurajn parlamentajn periodojn kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 1-an balotan distrikton de la departemento Haute-Loire.