Jacques Becker
| Jacques Becker | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Jacques Becker | |||||
| Naskonomo | Jacques Louis Thomas Becker | ||||
| Naskiĝo | 15-an de septembro 1906 en 1-a arondismento de Parizo, | ||||
| Morto | 21-an de februaro 1960 (53-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo, | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | hemokromatozo | ||||
| Tombo | Tombejo de Montparnasse, 22 | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Françoise Fabian (1958–1960) | ||||
| Infanoj | Jean Becker, Étienne Becker (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | scenaristo filmaktoro aktoro filmreĝisoro reĝisoro | ||||
| Aktiva en | Francio vd | ||||
| Aktiva dum | 1931–1960 vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | It Happened at the Inn ❦ Edward and Caroline ❦ Casque d'Or ❦ Grisbi ❦ The Hole vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacques BECKER (Parizo, 15a de septembro 1906 - Parizo, 21a de februaro 1960) estis franca kinreĝisoro, aŭtoro de gravaj klasikaĵoj kiel Le trou (1960) kaj Casque d'or (1952). Li edziĝis al la aktorino Françoise Fabian kaj estis patro de la same kinreĝisoro Jean Becker.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dum la Okupacio de Francio fare de Nazia Germanio, Becker faris tri tre diferencajn filmojn, nome Dernier Atout (1942, kiel unua longa fimo), Goupi-Mains rouges (1943, bazita sur la samnoma romano de Pierre Véry) kaj Falbalas (1945). Precize dum la filmado de Falbalas okazis la venko de la aliancanaj trupoj. Kaj pere de la redonita materialo (kameraoj kaj filmaĵoj), Becker povis filmi La Libération de Paris. Kiam oni establis Komisionon de Elpurigon por esplori la konduton de artistoj dum la naziisma regado, pro sia rekonita morala valoro Becker povis interveni defende de Henri-Georges Clouzot.
Serio de komedioj sukcesis kaj famigis lin: Antoine et Antoinette (1947, Ora Palmo de la Festivalo de Cannes), Rendez-vous de juillet (1949, premio Louis Delluc), Edouard et Caroline (1951) kaj Rue de l'Estrapade (1953). Lia zorgemo pri la roluloj kaj por la reĝisorado de aktoroj, kun la psikologia ĝusteco de dialogoj, ampleksiĝis al ĉiuj sociaj klasoj kaj inspiros François Truffaut ĉe liaj filmoj pri la rolulo Antoine Doinel.
En Casque d'or (1952) li reĝisoris Simone Signoret en ŝia rolo de prostitutino. En 1954 lifilmis Touchez pas au grisbi, bazita sur romano de Albert Simonin, kiu iĝis prototipo de la franca nigra kino kaj helpis la karieron de Jean Gabin. Lia sekva filmo Ali Baba et les quarante voleurs (1954) estis farso je la servo de la komediisto Fernandel. Poste li faris filmon bazitan sur la rolulo Arsène Lupin, kreita de la verkisto Maurice Leblanc, nome Les Aventures d'Arsène Lupin (1957) ĉefrolulita de Robert Lamoureux.
Finfine Becker faris grandvaloran filmon: nome Montparnasse 19 (1958), melodramo pri la vivo de la pentristo Modigliani, ĉefrolulita de Gérard Philipe. Poste li faris denove majstroverkon Le Trou (1960), kun stilo proksima al tiu de Robert Bresson.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1935 : Tête de turc, mezlonga
- 1935 : Le commissaire est bon enfant, le gendarme est sans pitié, mezlonga, kun Pierre Prévert
- 1940 : L'Or du Cristobal, finigita de Jean Stelli
- 1942 : Dernier Atout
- 1943 : Goupi Mains Rouges
- 1945 : Falbalas
- 1947 : Antoine et Antoinette
- 1949 : Rendez-vous de juillet
- 1951 : Édouard et Caroline
- 1952 : Casque d'Or
- 1953 : Rue de l'Estrapade
- 1954 : Touchez pas au grisbi
- 1954 : Ali Baba et les Quarante voleurs
- 1957 : Les Aventures d'Arsène Lupin
- 1958 : Montparnasse 19
- 1960 : Le Trou

