Jacques Bonsergent (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacques Bonsergent
Kajo en direkto al Place d'Italie
Kajo en direkto al Place d'Italie
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 10-a
Geografia situo 48° 52′ 16″ N, 2° 21′ 38″ O (mapo)48.8712005046282.3606067895889Koordinatoj: 48° 52′ 16″ N, 2° 21′ 38″ O (mapo)
Jacques Bonsergent (Parizo)
Jacques Bonsergent (Parizo)
DEC
Jacques Bonsergent
Jacques Bonsergent
Jacques Bonsergent
Situo sur mapo de Parizo
Map
Jacques Bonsergent
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 743 989 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 17-a de decembro 1906
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0804
Metro-linio M05
vdr

Jacques Bonsergent [ʒak bɔ̃sɛʁʒɑ̃] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 5, en la 10-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 17-an de decembro 1906, sub la nomo Lancry, kiel norda finstacio de linio 5. La 15-an de novembro 1907, Gare du Nord fariĝis la nova finstacio.

La 10-an de februaro 1946, ĝi alprenis la nomon Jacques Bonsergent, sekve al nomado de Placo Jacques-Bonsergent de la interkruciĝejo de Strato Lucien-Sampaix, Strato de Lancry kaj Strato Albert-Thomas, kun Bulvardo de Magenta sub kiu situas la stacio. Jacques Bonsergent estis inĝeniero, unua mortpafito de Parizo dum la Dua Mondmilito, 28-jaraĝa, la 23-an de decembro 1940.

Aliaj metrostacioj estis alinomitaj, post la Dua Mondmilito, por honorigi la memoron de rezistantoj mortintaj por Francio (Charles Michels, Guy Môquet, Marx Dormoy, Corentin Cariou, Corentin Celton).

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

La stacio disponas pri du alirejoj antaŭ n-roj 19 kaj 30 de Bulvardo de Magenta.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Proksime[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]