Jacques Demy
Jacques Demy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jacques Demy | |||||
Naskonomo | Jacques Louis Raymond Marcel Demy | ||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1931 en Pontchâteau, Loire-Atlantique, ![]() | ||||
Morto | 27-an de oktobro 1990 (59-jaraĝa) en 14-a arondismento de Parizo, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Morto pro aidoso ![]() | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | École nationale supérieure Louis-Lumière (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Agnès Varda (1962–1990) ![]() | ||||
Infanoj | Mathieu Demy (mul) ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Rosalie Varda (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo aktoro reĝisoro filmproduktoro dialogverkisto kantotekstisto filmreĝisoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1955–1988 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacques DEMY (Pontchâteau, proksime de Nantes, en Loire-Atlantique, 5a de junio 1931 - Parizo, 27a de oktobro 1990) estis franca kinisto, unu de la plej elstaraj reprezentantoj de la Nouvelle Vague. Ene de tiu movado, lia verkaro estas tre malkutima, ĉar li ne tro interesiĝis por la formala eksperimentado, kiel faris Alain Resnais, nek por la politiko, kiel faris Jean-Luc Godard. Inter liaj verkoj estas muzikaloj (ekzemple la sukcesa Les Parapluies de Cherbourg), ferakontoj kaj omaĝoj al la Orepoko de Holivudo. Lia mondo montris similecon kun tiu de alia granda kinisto de la Nouvelle Vague, nome François Truffaut.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Demy reĝisoris sian unuan filmon, Lola, en 1961, kun Anouk Aimée en la ĉefrolo kiu nomas la filmon. En ĝi jam aperis la trajtojn kiuj markos lian apartan personan profilon: la gravo de la muziko (ĉefe per kunlaborado kun Michel Legrand); la uzado de la holivuda bildaro; la gravo de la destino en la intrigo; kaj la agado en la franca atlantika marbordo, kie la kinisto vivis june (la agado de Lola okazas en Nantes).
Lia dua filmo, La Baie des Anges (1962), ĉefrolulita de Jeanne Moreau, reprenis la temon de la destino, kun ĝia amafero kaj vetludado.
Lia tria filmo, Les Parapluies de Cherbourg (1964), estis granda internacia sukceso, kaj atingis inter aliaj premioj, la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes. En tiu filmo, same kiel faris aliaj samgeneracianoj, Demy rompis la rigidan apartigon de ĝenroj, per muzikala dramo en kiu ĉiuj dialogoj estas kantataj (kio estas malofta en tiu ĝenro). Li ŝanĝiĝis ankaŭ de la nigrablanka fotografio ŝatata de la Nouvelle Vague, zorgita de la kutima fotografiestro de Godard, Raoul Coutar, ĉar Les Parapluies de Cherbourg estas filmita per saturita superkoloro (kravatoj, murpapero kaj eĉ la blonda hararo de Catherine Deneuve). En la filmo reaperas la junulo de Lola, kiu edziĝas al la rolulino ludita de Deneuve. Ankaŭ tiuj reaperoj de roluloj estas karakteroj de la kinematografio de Demy.
Les Demoiselles de Rochefort (1967), nova muzikalo ĉefrolulita de Catherine Deneuve, kun sia fratino Françoise Dorléac, enhavas kelkajn de la plej bonaj tiamaj francaj kantoj, kaj la partoprenon de la granda stelulo de muzikaloj de Holivudo Gene Kelly. La rolulo de Lola reaperis en la eksperimenta Model Shop (1969), la unua filmo kiun li faris en Usono.
Peau d'Âne (1970) estas laŭvorta versio, sed laŭvide ekstravaganca, de la samnoma ferakonto de Charles Perrault, denove ĉefrolulita de Deneuve. Demy reprenas la ferakontan etoson en aliaj du filmoj, nome The Pied Piper, bazita sur la rakonto de la Ratkaptisto de Hameln de la fratoj Grimm, kaj Parking, ĝisdatigo de la versio de Orfeo de Cocteau kun agado en la etoso de la rok-muziko de la 1980-aj jaroj. En 1982 li faris alian muzikalon tute kantitan, nome Une chambre en ville.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Demy estis edzo de la reĝisorino Agnès Varda, kies filmo Jacquot de Nantes (1991) estas rakonto de la infanaĝo de Demy, kaj pri lia daŭra pasio por teatro kaj kino. Varda faris omaĝon ankaŭ en Les Demoiselles ont eu 25 ans (1993) kaj L'Univers de Jacques Demy (1995). Filo de ambaŭ estas la aktoro Mathieu Demy (1972).
Jacques Demy mortis en 1990 konsekvence de Aidoso, laŭ komunikis en 2008 lia vidvino Agnès Varda, en dokumenta filmo pri la reĝisoro, nome Les plages d'Agnès. Demy estis samseksemulo, kaj ŝi akceptis post lia morto paroli pri kiel estis samseksemulo influis la kinon tian kian li faris.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1961 : Lola
- 1963 : La Baie des Anges
- 1964 : Les Parapluies de Cherbourg
- 1967 : Les Demoiselles de Rochefort
- 1969 : Model Shop
- 1970 : Peau d'âne
- 1972 : The Pied Piper
- 1973 : L'Événement le plus important depuis que l'homme a marché sur la Lune
- 1978 : Lady Oscar
- 1982 : Une chambre en ville
- 1985 : Parking
- 1988 : Trois Places pour le 26