Jacques Lacan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jacques Lacan

Jacques-Marie Emile Lacan (Eo: Jakobo LAKANO) naskiĝis la 13-an de aprilo 1901, kaj mortis la 9-an de septembro 1981. Lakano estis grava franciana psikoanalizisto kaj filozofo.

Jacques Lacan influis superrealistojn kaj krome sekvis la tendencon por Reveno al Freud. Lia doktoriga tezo de psikiatrio Psikozo Paranoja Rilate al Personeco (1932), ekzempligas tiujn influojn. Lia psikoanalizisto estis Rudolph Lowenstein. Lacan estis elektita membro de la Socio Psikoanaliza de Parizo en 1934 kaj estiĝis plena membro en 1938. Lia unua prelego en kongreso de la Internacia Psikanalizo-Asocio okazis en 1937, kaj temis pri lia koncepto de la Spegula Fazo. Post la dua mondmilito, lia instruo de psikoanalizo fariĝis grava. Multajn disputojn li havis kun la Socio Psikanaliza de Parizo kaj la Internacia Psikanalizo-Asocio, principe pro lia instigo por la returno al Freŭdo, liaj ideoj strukturalismaj, kaj lia heterodoksa sinteno kun pacientoj. Daŭrinta siajn serĉadojn, Jakobo Lakano instruis preskaŭ ĝis sia morto: sinsekve en la hospitalo Sankta Ana de Parizo, en la ENS de Parizo, kaj fine en Sorbono. Granda polemikulo, Lakano multe influis la francian kaj internacian psikoanalizan fakularon per sia instruado, siaj pluraj disĉiploj, kaj la opozicioj kiujn li renkontis.

Ĉefaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Rilate al Freŭdo[redakti | redakti fonton]

Ekskludo de La Nomo de la Patro[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj:

  • « N'est pas fou qui veut. »
  • « ce qui est forclos du symbolique fait retour dans le réel »

Nekonscio kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj:

  • « L'inconscient est structuré comme un langage »

Nebuleco de la Reala, Simbola, kaj Imaga[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu trio havas sian originon en strukturismo.

Originalaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Spegula fazo[redakti | redakti fonton]

Krita koncepto ĉe Lakano, sur kiun li fondas la distingon inter ideala egoo kaj idealo de egoo.

Le pas tous[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj:

  • « il n'y a pas de rapport sexuel ».

La skemo de deziro[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiun skemon uzis Ĵiĵeko en sia Ideologio, la Sublima Objekto.

Sinthomo kaj singulareco de subjekto[redakti | redakti fonton]

La vorto ‹sinthomo› mem estas arkaika formo de ‹simptomo›, sed ĝia uzado en filozofio havas pli precizan signifon.

Etiko kaj deziro[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj:

  • « C'est à titre expérimental que j'avance (...) que la seule chose dont on puisse se sentir coupable (...), c'est d'avoir cédé sur son désir »