Jacques Offenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Offenbach

Jacques OFFENBACH [ʒak ofenbax] (naskiĝis la 20-an de junio 1819 en Kolonjo, mortis la 4-an de oktobro 1880 en Parizo) estis franca komponisto kaj muzikisto. Li naskiĝis en Germanio, sed prenis la francan ŝtatanecon.

Li estas la aŭtoro de multaj komikaj operoj, operetoj: Orphée aux enfers (1858), La Belle Hélène (1864), La Vie parisienne (1866), kaj ankaŭ de unu fantazia opero "Les Contes d'Hoffmann" (La rakontoj de Hoffmann). Multaj el liaj verkoj estis satiroj pri la monduma socio de tiama Parizo.

Li reprenis en unu el siaj verkoj, "La Gaîté parisienne", la tiam furoran dancon "Cancan", kiun oni tiutempe ofte dancis en la klubo "Moulin Rouge".