Saltu al enhavo

Jacuŝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacuŝiro •
la urbodomo en 2023
la urbodomo en 2023
la urbodomo en 2023
urbo de Japanio
urbego
dua-nivela administra teritoria unuo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Insulo kaj regiono Kiuŝuo
Gubernio gubernio Kumamoto
Poŝtkodo 866-8601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 122 134  (2021) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 30′ N, 130° 36′ O (mapo)32.507555555556130.60172222222Koordinatoj: 32° 30′ N, 130° 36′ O (mapo) [+]
Areo 680,6 km² (68 060 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Jacuŝiro • (Gubernio Kumamoto)
Jacuŝiro • (Gubernio Kumamoto)
DEC
Situo de Jacuŝiro •

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yatsushiro, Kumamoto [+]
vdr

Jacuŝiro[1] (japane 玉名市, prononco [Jacuŝiro -ŝi], laŭ transliterigo Hepburn Yatsushiro -shi) estas urbego, ankaŭ marhaveno en la gubernio Kumamoto, en la insulo, samtempe regiono Kiuŝuo en Japanio.

Vojo en Jacuŝiro

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Jacuŝiro havis populacion de 120 389. Jam en 1920 Jacuŝiro atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ĝi konstante kreskis ĝis la 1960-aj jaroj, poste iomete malpliiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jacuŝiro situas sur la marborda ebenaĵo inter Yatsushiro (maro) kaj montoj. Gubernia sidejo Kumamoto (urbo) troviĝas 34, Minamata 38, ĉefurbo Tokio 912 kilometrojn aere [1].

La nomo Jacuŝiro estas ekstreme antikva aperinta malnovaj dokumentoj kiel komerca centro. Fortikaĵo konstruiĝis en 1588. Ĝi kontrolis la urbon ĝis la Edo-epoko. La urbo Jacuŝiro estis establita kun kreado de la moderna municipsistemo la 1-an de aprilo 1889. En 1940 Jacuŝiro aneksis la najbarajn urbojn kaj vilaĝojn kaj estis levita al urbostatuso. La urbo daŭre disetendiĝis en la 1950-aj jaroj, en 1960 kaj 2005.

Jacuŝiro dum la historio produktis rizojn sur la ebenaĵo kaj la agrikulturo restis grava komponento de la loka ekonomio, eĉ oni produktas ankaŭ specialajn legomojn kaj maloftajn fruktojn. Ekde 1890 la haveno estis modernigita, baldaŭ produktejo por cementoj ekfunkciis. Inter la lokaj industrioj menciindas paperproduktado, bierofarado kaj nutraĵprilaborado.

En Jacuŝiro ekzista baz- kaj meznivela edukado.

Bildoj pri Jacuŝiro
Ŝipo en la haveno
Stacidomo
Fervoja ponto
Muzeo
Lernejo
Poŝto
Muro de fortikaĵo

La urbo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj ĝi varias inter 12-22 °C. La jarpluvo averaĝas 2033 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, precipe inter junio-septembro.

Jacuŝiro havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono, krome la haveno prosperas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo "Jacuŝiro" en listo de plej gravaj urbaroj de Japanio antaŭ la du-paĝa mapo 24.