Jagelona Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jagielona universitato)
Jagelona Universitato
publika universitatouniversitato
moto Plus ratio quam vis
La racio superu la forton
Informoj
fondodato 12-a de majo 1364
fondinto(j) Kazimiro la 3-a vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 50° 3′ 39″ N, 19° 55′ 58″ O (mapo)50.06083333333319.932777777778Koordinatoj: 50° 3′ 39″ N, 19° 55′ 58″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Krakovo, Pollando
Estraro
rektoro prof. d-ro Wojciech Nowak
Nombroj
nombro de studentoj 46.012 (2011)
nombro de kunlaborantoj 7083
el tio profesoroj 3614
retejo [uj.edu.pl Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
Koimbra Grupo
• Europaeum
• Guild of European Research-Intensive Universities
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Jagelona Universitato (Malgrandpollando)
Jagelona Universitato (Malgrandpollando)
DEC
Jagelona Universitato
Jagelona Universitato
Situo sur la mapo de Malgrandpollanda provinco.
Jagelona Universitato (Pollando)
Jagelona Universitato (Pollando)
DEC
Jagelona Universitato
Jagelona Universitato
Situo sur la mapo de Pollando.
Map
Jagelona Universitato
vdr
Collegium Novum, nuntempe la ĉefa konstruaĵo de la universitato.

La Jagelona Universitato (pole Uniwersytet Jagielloński; historie: Studium Generale, Krakova Akademio, La Ĉefa Skolo Krona) estas la plej malnova pola universitato. Ĝi troviĝas en Krakovo. Ĝi estas unu el plej grandaj, plej famaj kaj estimataj universitatoj en Eŭropo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Jagelona Universitato estis fondita la 12-an de majo 1364 de la reĝo Kazimiro la 3-a Granda kaj estis la dua universitato en la meza parto de Eŭropo - post la praga. De la komenco ĝi inspiriĝis pri la strukturoj de la universitato en Bolonjo edukante en la liberaj artoj, medicino kaj juro. Pro morto de la reĝo en 1370 agado de la akademio ĉesis. En 1400 ĝi refondiĝis dank' al heredaĵo donacita al ĝi de la reĝo Jadviga. La 15-a jarcento (la ora epoko de Pollando) estis la plej bona tempo por la universitato. Dum tiu tempo interalie studis tie Nikolao Koperniko kaj estris ĝin Paweł Włodkowic. Poste, pro financaj kaj kontraŭreformaciaj problemoj en la lando, malpligrandiĝis agado de la altlernejo. Tamen ankaŭ tiam studis ĉe ĝi multaj eminentuloj kiel Mikołaj Rej, Jan Kochanowski, Andrzej Frycz Modrzewski kaj Marcin Kromer. En la universitato komencis instrui Jezuitoj. Reformoj venis nur dum la klerisma epoko, iniciis ĝin Hugo Kołłątaj.

Post la dispartigoj de Pollando la universitato estis multfoje reformata, ofte kontraŭ la pola kulturo. Tamen en la dua parto de 19-a jarcento komenciĝis la dua bona epoko por ĝi. Tiam laboris en ĝi ekzemple Karol Olszewski, Zygmunt Wróblewski, Napoleon Cybulski kaj Leon Marchlewski. Plej gravaj humanismaj scienculoj estis tiam Michał Bobrzyński, Józef Szujski, Jan Micisław Baudouin de Courtenay, Fryderyk Zoll kaj Stanisław Estreicher. Post la sendependiĝo de Pollando en 1918 ĝi estis la dua plej grava universitato en la lando, post la Universitato de Jan Kazimierz en Lvovo. En tiu tempo edukiĝis tie Tadeusz Banachiewicz, Franciszek Leja, Jan Michał Rozwadowski, Kazimierz Nitsch, Adam Krzyżanowski, Tadeusz Sinko, Władysław Konopczyński.

En la dua mondmilito, komence de la nazigermana okupacio, ĉiuj profesoroj de la universitato estis invititaj por solena parolo en Collegium Novum kaj poste arestitaj kaj senditaj al koncentrejo. Dum la tuta tempo de la milito la universitato estis fermita. Tamen ĝi komencis agadi sekrete. La rektoro de la sekreta universitato estis Władysław Szafer, ĉe ĝi laboris 140 scienculoj.

Dum la komunisma periodo en Pollando la universitato estis reformita de laŭ tiranio de stalinistoj. Malgraŭ multfojaj ideologiaj problemoj, la scienco estis alte disvolvata. Sendependeco de universitato estis forigita de la komunista registaro. Dum tiu tempo plej gravaj scienculoj prelegantaj en la universitato estis Roman Ingarden (forigita pro kontraŭeco al komunismo), Juliusz Kleiner, Stanisław Pigoń kaj Władysław Szafer. Tiam studis tie ankaŭ Karol Wojtyła, estonta papo Johano Paŭlo la 2-a.

La revolucio de 1956 influis al pliboniĝo de la situacio de la universitato, disvolviĝis ĝiaj strukturoj. La problemoj tamen rapide okazis pro la antisemitisma agado de komunistoj en 1968. Dum tiu tempo agadis en la universitato Adam Vetulani, Stanisław Nahlik, Karol Estreicher kaj Kazimierz Wyka.

Post la falo de komunismo en 1989 en la sendependiĝinta lando malaperis cenzuro kaj la ideologiaj problemoj. La modernigita universitato estas nun sendependa kaj disvolvita. Ĝi estas la ano de la Grupo Coimbra.

Eminentaj studentoj de la Jagelona Universitato[redakti | redakti fonton]

Institucioj[redakti | redakti fonton]