Jaguar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaguar
Jaguar
aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 1934 - 31-a de decembro 2012
Antaŭulo SS Cars Ltd
Sekvanto Jaguar Land Rover
Jura formo brita akcia kompanio (Limited)
Fondita 1922
(je la nomo Swallow Sidecars)
Fondintoj William Lyons vd
Sidejo Coventry, Britio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Ratan Tata, estro
Ralf Speth, ĉefa afergvida oficisto
Mike O'Driscoll, manaĝera direktoro
Agokampo aŭtomobila industrio
aŭtomobilo • persona aŭto
Posedataj kompanioj Jaguar vd
TTT www.jaguar.com
vdr

Jaguar (prononco en Britio [ˈdʒægjuːə], en Usono [ˈdʒægˌwɑɹ]) estas brita marko de aŭtomobiloj kun evolua centro en la urboparto Whitley en la sudo de Coventry kaj produkteojoj en Castle Bromwich proskime de Birmingham kaj Halewood proskime de Liverpool. Ekde la fino de la jaro 1989 la kompanio apartenis al la usona konzerno Ford, kiu en marto 2008 kune kun la marko Land Rover vendis ĝin al la barata konzerno Tata Motors.

Historio

La firmao fondiĝis en 1922 je la nomo Swallow Sidecars, kaj komence produktis flankĉarojn por motorcikloj. Ekde 1926 ripariĝis, kaj de 1927 komplete konstruiĝis, aŭtomobilaj karoserioj. La unuaj kompletaj aŭtoj produktiĝis kaj vendiĝis en 1929 - ili havis motorojn de la marko "Standard", kaj longe ardis kverelo ĉu la nomo "Standard" aŭ "Swallow" estu la unua nomero: saĝa solvo de tiu kverelo estis ekuzo de la marka mallongigo "SS" (komence ankaŭ literumata "S/S" respektive "S.S."). En 1945 la firmao rezignis pri la mallongigo, kiu sekve de la Dua Mondmilito tro memorigis pri la nazia unuo "Schutzstaffel" (SS), respondeca pri multaj aparte brutalaj murdoj. Ekuziĝis la marka nomo "Jaguar", kaj konatiĝis la marka termoradiila figuro de saltanta jaguaro. Kiam post la Dua Mondmilito aŭtomobiloj iĝis amasa fenomeno kaj tre multekostiĝis, la marko Jaguar restis aparte altkvalita, luksa kaj kompare multekosta, kaj en la internaciaj aŭtomobilaj ekspozicioj regule prezentis novajn modelojn aparte atentatajn de la scivolemaj vizitantoj, el kiuj multaj neniam povus permesi al si tiom multekostan aŭton.

Jaguar Cabrio

Eksteraj ligiloj