Jair Lapid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jair Lapid
israela politikisto
Persona informo
יאיר לפיד
Naskiĝo 5-an de novembro 1963 (1963-11-05) (60-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj anglahispanahebrea vd
Loĝloko Tel-Avivo vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Herzliya Hebrew Gymnasium vd
Partio Jeŝ Atid vd
Familio
Patro Tommy Lapid vd
Patrino Ŝulamit Lapid vd
Edz(in)o Lihi Lapid vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikistoaktoro • televida prezentisto • gazetoredaktisto • filmaktoro • publikigisto vd
Aktiva en Jerusalemo vd
En TTT Oficiala retejo vd
14-a ĉefministro de Israelo
Dum 2022
Antaŭulo Naftali Bennett
Sekvanto Benjamin Netanjahu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jair LAPID, hebree יאיר לפיד, (naskiĝis la 5-an de novembro 1963 en Tel Avivo) estas israela politikisto de la partio Jeŝ Atid ("Estas Estonteco"). Li estas la ĉefministro de Israelo ekde la 1-an de julio 2022.

Lapid estas la fondinto kaj partia gvidanto de Jeŝ Atid. Ekde 2013 li estis parlamentano ĉe la Kneset kaj fariĝis ministro pri financoj en la tria registaro de Netanjahu de 2013 ĝis 2014.

En 2020 li fariĝis la gvidanto de la opozicio, kaj en 2021 li sukcesis formi la registaron kaj fariĝis kaj la sinsekva ĉefministro de Israelo kaj ministro pri eksteraj aferoj en la tiel nomata Bennett-Lapid-registaro.

Antaŭ sia politika kariero li laboris kiel aktoro, ĵurnalisto, komerca kaj televida prezentisto. Li ankaŭ verkis plurajn librojn.

Jair Lapid estas la filo de publicisto, ĵurnalisto kaj politikisto Tommy Lapid kaj dramisto kaj romanisto Ŝulamit Lapid.

Aliaj retejoj[redakti | redakti fonton]