Jaizu
| Jaizu | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de Japanio urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 136 028 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 829 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 34° 52′ N, 138° 19′ O (mapo)34.866888888889138.32325Koordinatoj: 34° 52′ N, 138° 19′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 164,08 km² (16 408 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Jaizu, (japane 焼津市) estas urbego kaj fiŝkaptista marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ŝizuoka.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Jaizu havis populacion de 136 028. En la fruaj 1970-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Depost la 2010-aj jaroj la loĝantaro malkreskas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jaizu situas inter Pacifiko kaj montoj. Ŝimoda troviĝas 14, gubernia sidejo Ŝizuoka (urbo) kaj Fuĝi (urbo) po 15, Fuĝinomija 49, Numazu 55, Hamamacu 56, ĉefurbo Tokio 159 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Jaizu estis fondita en la 5-a jarcento, kie estis sanktejo, multaj tumuloj estas trovitaj ene de la urbolimoj. Dum la Epoko de Edo ĝi estis fiŝkaptista haveno, krome proksime estis fortikaĵo. Dum establado al moderna municipa sistemo en 1886 vilaĝo Jaizu kreiĝis kaj estis levita al urbostatuso la 28-an de junio 1901. Post 2 jaroj fiŝkaptista kooperativo kreiĝis kaj ekde 1908 jam fiŝoj estis senditaj al Tokio. Produktejo pri fiŝkaptistaj ŝipoj ekfunkciis en 1924. Post jaroj pro la troa fiŝkaptado la fiŝado kolapsis, ĉar oni enkondukis kvinjaran moratorion. Komenco de la 2-a mondmilito la fiŝindustrio denove refortiĝis kun 113 ŝipoj, sed nur 10 ŝipoj postvivis la militon. Jaizu estis denove levita al urbostatuso la 1-an de marto 1951, post 2 jaroj kaj en 1955 la urbo aneksis la najbarajn loĝlokojn. La haveno signife estis pligrandigita en 1968. La proksima urbo aliĝis al Jaizu en 2008.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Jaizu la komerca fiŝkapta industrio dominas, krome la loka industrio aldonas la nutraĵprilaboradon. La agrikulturo produktas verdajn teojn, melonojn, citrusojn kaj tomatojn. Apartenaĵo de la urbego estas milita aerbazo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Jaizu kampuso de Ŝizuoka Universitato reprezentas la plej altan edukejon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jaizu havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje laŭ la marbordo. Sola vojeto kuras en la montojn. La haveno ne havas personan trafikon.

Klimato
[redakti | redakti fonton]Jaizu situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj, respektive relative mallongaj mildaj vintroj. Kuroŝivo rekte influas la klimaton. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 2176 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










