Saltu al enhavo

Jajugan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jajugan
departemento-ranga urbo
urbego
zhitongzi city (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 735100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231 853  (2010) [+]
Loĝdenso 189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 98° 17′ O (mapo)39.8112198.28618Koordinatoj: 39° 49′ N, 98° 17′ O (mapo) [+]
Areo 1224,17 km² ( 122 417 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jajugan (Ĉinio)
Jajugan (Ĉinio)
DEC
Situo de Jajugan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jiayuguan [+]
vdr

JajuganJajugŭan (en simpligita ĉina: 嘉峪关市; en tradicia ĉina: 嘉峪關市; en pinjino: Jiāyùguān Shì) estas prefektujnivela urbo de la nordokcidenta provinco Gansuo, Ĉinio.

Laŭ la stato de 2010 en la urbo Jajugan vivis 231 853 loĝantoj sur areo de 1 224,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 189 loĝantoj/km².

Ĝi estas nomita tiel laŭ la apuda Jiaju Pasejo, nome la plej granda kaj plej netuŝita pasejo de la Granda Ĉina Muro.

Rivero Taolai en la urbo.

Jajugan estas grava industria urbo. Ĝi estis establita en 1958, post la establado de la Jiukuan Ŝtalkompanio, nome la plej granda ŝtalkompanio en Gansuo. Minado kaj minerala procezado estas la ĉefaj industrioj de la urbo. Laŭ areo, ĝi estas klare la plej malgranda prefektur-nivela dividaĵo de Gansuo.

La fortikaĵo de Jajugan estas en la pinto de la parto de la Granda Ĉina Muro kiu estis konstruita de la Dinastio Ming, en la 14-a jarcento.[1]

  1. Gore, Rick (Marto 1980). "Journey to China's Far West". National Geographic. Vol. 157 no. 3. p. 314. ISSN 0027-9358. OCLC 643483454.