Jakŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakŝo
klaso de mitaj estaĵoj
Informoj
vdr

Jakŝo (sanskrite: यक्ष [jakŝa]) en hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo estas speco de naturaj spiritoj, asociataj kun arboj kaj gardantaj naturajn trezorojn. Jakŝo povas esti sendanĝera estaĵo, asociata kun arbaroj kaj montoj, sed aliflanke li povas esti malica spirito aŭ demono, manĝanta vojaĝantojn en arbara sovaĝejo.