Jakab Szvetics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakab Szvetics
Jakab Szvetics
Jakab Szvetics
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1703 (1703-07-01)
en Kőszeg
Morto 11-an de julio 1781 (1781-07-11) (78-jaraĝa)
en Ivánc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo Chief Justice of Hungary
vdr

Grafo Jakab Szvetics [svetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szvetics Jakab estis hungara notario, juĝisto, departementestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nemesságodi kaj pleterniczai [nemeŝAgodi pleternicai], lia grafa antaŭnomo estis velikai.

Jakab Szvetics[1] naskiĝis la 1-an de julio 1703 en Kőszeg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 11-an de julio 1781 en Ivánc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernojaroj de Jakab Szvetics mankas informoj. Li estis ĉefnotario de Kőszeg en 1731, post 2 jaroj subnotario de Vas (reĝa departemento), en 1737 ĉefnotario en la sama loko. En 1738 li estis juĝisto en Kőszeg, post jardeko tutlanda prokuroro kun la titolo kortega konsilisto. Inter 1765-1768 li iĝis persona reprezentanto de la reĝo, poste departementestro de Pest-Pilis-Solt-Kiskun. Li pensiuliĝis en 1780, samtempe li grafiĝis. Li edziĝis en Kőszeg en 1730, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Aufruf an die ganze slavische Nation (1800)
  • Aufruf an die Edlen der Königreiche Croatien und Slavonien (1800)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]