Jakab Wenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakab Wenner [vener] [1], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wenner Jakab estis hungara pastro, monaĥo, profesoro.

Pri naskiĝdatoj de Jakab Wenner estas kontraŭaj fontoj, sed certas, ke li naskiĝis en Győr. Li mortis la 17-an de majo 1725 en Habsburga Imperio en Graz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakab Wenner aliĝis frue al la jezuitoj. Li akiris filozofian (komprenu sciencan) kaj teologian diplomojn. Post siaj studoj li instruis komence en lernejoj, poste li instruis filozofion 3 jarojn en Jezuita Universitato de Nagyszombat, baldaŭe 6 jarojn teologion en Graz, fine li faris la samon en Vieno. Li ricevis la titolon «Doctor solidissimus». Pro la scienca renomo la Reĝa Universitato invitis lin instrui. Li estis rektoro inter 1710/11–1712/13 [2]. En 1718 li estis elektita jezuita provincestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.