Jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jakanao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Jacana
Specio: J. jacana
Jacana jacana
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jakanao, Barbita jakanaoNigra jakanao, Jacana jacana, estas vadbirdo de familio de Jakanaedoj kaj ordo Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta bredanto el okcidenta Panamo kaj Trinidado suden tra plej granda parto de Suda Ameriko oriente de la montaro Andoj ĝis norda Argentino. Vorto Jakanao kiel jam dirite taŭgas por tiu specifa specio, sed ankaŭ kiel ĝenerala vorto por ĉiuj birdoj de la familio de Jakanaedoj aŭ jakanaoj.

La jakanaoj estas grupo de birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas troveblaj tutmonde en lo tropika zono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigra jakanao demetas kvar nigromarkitajn brujnan ovojn en flosebla nesto. La masklo, kiel en aliaj jakanaoj kaj kelkaj aliaj familioj de vadbirdoj kiel la falaropoj, respondecas pri kovado kaŝante po du ovojn sub ĉiu flugilo kaj la brusto. La inoj estas multedzaj aŭ poliandriaj, kaj helpos defendi nestojn de ĝis kvar edzoj.

Tiuj birdoj estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj. Ili estas 17-23 cm longaj, sed la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj havas ruĝbrunajn dorson kaj flugilkovrilplumaron, kaj la reston de la korpo ĉefe nigran. Dumfluge estas videblaj verdflavaj flugilplumoj. La flava beko estas simila al tiu de galinolo ĉar iĝas ruĝja ŝildo kaj bridoj aŭ barboj kaj la kruroj kaj la longegaj fingroj estas palflavaj. Estas longa akra sprono en mezo de flugiloj.

Junuloj dekomence havas entute blankajn subajn partojn kaj povas esti klasitaj pro tiu koloro.

Rasoj[redakti | redakti fonton]

Estas ses rasoj, el kiuj nomita J. j. jacana estas la plej disvastigata. Kelkaj el la aliaj subspecioj estas similaj, sed J. j. hypomelaena de okcidenta Panamo kaj norda Kolombio havas la tutan rugbrunan plumaron ne tian, sed nigran kaj J. j. scapularis de okcidenta Ekvatoro havas kelkajn nigrajn plumojn sur siaj ruĝbrunajn dorsojn kaj kelkajn blankajn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio lanĉas bruan vibreman alvokon.

La Jakanao manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj semojn plukitajn inter la flosanta plantaro aŭ el la akvosurfaco. Tiu medio estas la sama de anakondoj kaj kajmanoj, kiuj profitas tion por manĝopredi jakanaojn.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]