Saltu al enhavo

Jake T. Austin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jake T. Austin
en novembro 2018
en novembro 2018
Persona informo
Jake T. Austin
Naskonomo Jake Toranzo Austin Szymanski
Naskiĝo 3-an de decembro 1994 (1994-12-03) (30-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-AnĝelesoNov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo voĉaktoro
televida aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003– vd
Verkado
Verkoj Everyone's Hero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
16-jara en septembro 2011

Jake T. Austin - naskonome Jake Toranzo Austin Szymanski - estas usona aktoro kaj voĉaktoro. Li naskiĝis la 3-an de decembro 1994 en Novjorko, kaj aktivas kiel televida aktoro jam ekde la 8-a vivjaro, ekde 2003. Lia patrino estas de portorika, argentina kaj hispana deveno, kaj lia patro havas polan, irlandan kaj anglan familiajn radikojn.

Jake konatiĝis pro sia rolo de Max Russo en la televida serio Wizards of Waverly Place inter 2007 kaj 2011 (do estante 12- ĝis 16-jara), kaj post kelkaj pli malgrandaj roloj inter 2013 kaj 2015 partoprenis en la televida serio The Fosters (do 18- ĝis 20-jara). Entute lia filmografio laŭ la stato de 2025 ampleksas aktoradon en 7 kinejaj filmoj kaj voĉaktoradon en 8 pliaj kinejaj filmoj inter 2006 kaj 2020, kaj epizodojn en 15 televidaj serioj inter 2003 kaj 2017, el tiuj ankaŭ 5 voĉaktoraj aperoj. Krome li ankaŭ aktivis kiel voĉaktoro en videoludo de 2008. Plurfoje li nomumiĝis kiel kinaktoraj premioj, kaj efektive gajnis en 2012 la holivudan premion Hollywood Teen TV Award.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


en gazetara konferenco de aprilo 2017, 22-jara