Jakob Böhme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Böhme
Persona informo
Jakob Böhme
Naskiĝo 24-an de aprilo 1575 (1575-04-24)
en Stary Zawidów
Morto 17-an de novembro 1624 (1624-11-17) (49-jaraĝa)
en Görlitz
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Teutonicus Philosophus • Desiderius Philadelphus vd
Okupo filozofo • teologo • verkisto vd
Aktiva en Görlitz vd
Verkado
Verkoj The Aurora vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob BÖHME (1575, Alt-Seidenberg/Stary Zawidów1624, Görlitz): germana luterana mistikulo kaj naturfilozofo, ŝuisto, aŭtodidakta pensanto, kreinto de la sintezo de la mezepoka mistika tradicio kaj la luterana spirita vivrigardo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li lernis kiel metiisto kaj post la necesaj vagaj jaroj - dum kiuj li konatiĝis kun multaj teologiaj kaj filologiaj direktoj-, li setlis en 1599, en Görlitz. Li havis en la sekva jaro la unuaj vizioj, mistikaj travivaĵoj, je kies efiko li komencis serĉi la similpensantajn unuopulojn kaj komunumojn. En 1612 li unuafoje surnotis siajn religiajn pensojn. Tiel naskiĝis lia plej fama verkaĵo la Aurora, en kiu li meditis pri la ĉion-trapenetra Dia forto kaj la reira ebleco de la mondo al Dio. La lokaj pastroj kondamnis tiun verkaĵon kaj malpermesis por li priskribi siajn religiajn spertojn.

Spite al la malpermeso, li daŭre verkis fine de la 1610-aj jaroj pri Dio, la homoj kaj pri Diiĝo de la mondo. La baza penso de lia mistiko estas, ke la Genezo egalas al Dio. Dio kreas la mondon kaj la homon por realigi sin mem, sed en la mondo ankaŭ aperas la Malbono, kiel neado de la dia geneza faro. Tiel la lukto de la Bono kaj Malbono iĝas la antaŭenpela forto de monda funkciado, bazo de la interna lukto de homo.

La sava misio de Kristo kunportis la venkon super la Malbono, kiu ebligas la unuecon, unuiĝon de la dia kaj homa konscio, la revenon de la spirito al Dio. La instruojn de Böhme oni komence suspekte rigardis, sed la ideoj akceptiĝis pli poste en la luterana spiritualo per F. Oetinger. Pli poste Leibniz, Hegel, Schelling, F. v. Baader ĉerpis el la mistika panteismo de Böhme.

En Zgorzelec, apud riverbordo de Neiße, postrestis domo en kiu loĝis Böhme. Ĝi estis renovigita, nuntempe en la konstruaĵo troviĝas ekspozicio pri Jakob Böhme kaj Turisma Informejo gvidata de Turisma Organizaĵo de Malsupra Silezio.

Fascinita pri Boehme estas Nicolas Cage, kiu januare 2006 gastis en Zgorzelec kaj Görlitz.

Memorigado[redakti | redakti fonton]

Junie 2016 aperis filmo de Łukasz Chwałko Jakob Böhme. Vivo kaj kredao. Dio, Homo, Bono, Malbono en kiu i.a. estas intervjuata Jerzy Prokopiuk. La filmo estis prezentita de la reĝisoro en pluraj polaj urboj kaj ankaŭ en Ostrava kaj Słubice kun ĉeĥlingvaj kaj germanlingvaj surskriboj. En Zgorzelec eblas ĝin rigardi ĉiusabate vespere.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]