Jakob Friedrich Fries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monumento por Fries en Jena (Fürstengraben)

Jakob Friedrich FRIES (naskiĝinta en la 23-a de aŭgusto 1773 en Barby, mortint en la 10-a de aŭgusto 1843 en Jena) estis germana filozofo.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Fries studis teologion en la akademio de la Unuiĝo de fratoj en Niesky kaj filozofion en la Universitatoj de Leipzig kaj Jena. Post vojaĝado, li iĝis en 1806 profesoro pri filozofio kaj elementa matematiko ĉe la Universitato de Heidelberg.

Kvankam la progreso de lia psikologia penso devigis lin prirezigni la pozitivan teologion de la Unuiĝo, li retenis aprezon de ĝia spirita aŭ simbola signifo. Lia filozofia pozicio kun konsidero al siaj samtempuloj jam estis evidentigitaj en lia kritika laboro Reinhold, Fichte und Schelling (1803) kaj en la pli sistemaj disertaĵoj System der Philosophie als evidente Wissenschaft (1804) kaj Wissen, Glaube und Ahnung (1805).

La plej grava disertaĵo de Fries, la Neue oder anthropologische Kritik der Vernunft (dua red., 1828-31), estis provo doni novan fonduson de psikologia analizo al la kritika teorio de Immanuel Kant. En 1811 li publikigis sian System der Logik (red. 1819 kaj 1837), kaj en 1814 la filozofian romanon Julius und Evagoras. Li ankaŭ estis engaĝita en publikaj polemikoj, kaj en 1816 la verko Über die Gefährdung des Wohlstandes und des Charakters der Deutschen durch die Juden rekomendis inter aliaj aĵoj klaran signon sur la roboj de judoj por distingi ilin de la ĝenerala populacio instigante al ilia formigrado disde germanaj teroj. Li riproĉis al la judoj kreskantan rolon de mono en socio kaj proponis ke judismo estu "ekstermita radike kaj branareo" el la germana socio.

En 1816 li estis invitita al Jena por plenumi la katedrecon de teoria filozofio (inkluzive de matematiko, fizikoj kaj filozofio mem). Li partoprenis sur kampanjon kontraŭ la domina romantikismo. En politiko li estis forta liberalulo kaj uniisto farinte multon por inspiri la organizadon de studentaj korporacioj. En 1816 li publikigis siajn opiniojn en la broŝuro Von deutschem Bund und deutscher Staatsverfassung, dediĉita al "la junularo de Germanio", kaj lia influo donis potencan impeton al ilia agitado kiu kaŭzis en 1819 akcepton de la Rezolucioj de Karlsbad.

Fries kaj la studentaro[redakti | redakti fonton]

Karl Sand, la murdinto de August von Kotzebue, estis unu el la disĉiploj de Fries. Letero (=averto pri partopreno en sekretaj societoj) trovite ĉe alia studento estis uzita fare de suspektoplenaj aŭtoritatuloj kiel pruvo de la komplotemo de Fries. Li estis kondamnita fare de la Majenca komisiono; la Grandduko de Vajmaro estis devigita maldungi lin, krome al Fries malpermesitis prelegi pri filozofio. La grandduko, aliflanke, daŭre pagis al li stipendion, kaj en 1824 Fries estis revokita al Jena kiel profesoro pri matematiko kaj fiziko, ricevante permeson ankaŭ prelegi pri filozofio en siaj propraj ĉambroj antaŭ malgranda nombro da studentoj. Finfine, en 1838, la senrestrikta rajto de prelegado estis reestigita al li.

Malamikeco kun Hegel[redakti | redakti fonton]

Fries estis implikita en disputadoj kun Hegelo. En la antaŭparolo al Grundlinien der Philosophie des Rechts (1820) Hegel kritikis la partoprenon de Fries ĉe studentaj okazaĵoj kaj lian rolon ene de la korporaciaro studenta. Laŭ la opinio de Hegel, Fries estis dependaj de "tuja percepto kaj ebla fantazio"; liaj opinioj estis emociaj prefere ol raciaj. Hegel argumentis ke la metodaro de Fries ne estus sufiĉe scienca kaj ke, tial, liaj konkludoj estus nelogikaj. Tamen, Fries respondis al tiuj kritikoj kaj akuzis siaflanke Hegel pri cementiga defendado de la ekzistanta ordo pro ties propra privilegiita pozicio ene de ĝi. Li argumentis ke, "la metafizika fungo de Hegel kreskis ne en la ĝardenoj de scienco sed sur la sterkejo de servemeco". Por Fries, la teorioj de Hegel simple konektiĝus al defendo de la establitaĵoj kaj, specife, la prusaj aŭtoritatoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]