Jakob Stefanĉiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Jakob STEFANĈIĈ, (naskiĝis 1885 - mortis fine de junio 1974 en Beogrado) estis dojeno de la jugoslavia esperantistaro, elstara figuro en la jugoslavia Esperanto-movado, sloveno, emerita advokato, aktiva partopreninto en tiulanda revolucia movado.

Eldonis nacilingvajn broŝurojn (1922, 1927), pri politika sistemo laŭ profesioj kaj sindikatoj; prop-isto de libera apermono kun cirkuldevigo (S. Gesel). Iniciatis en la E-movado ideologian, socisciencan direkton de l' Internacianismo.

Li lernis la Internacian Lingvon jam en 1912, sed aktiviĝis nur post la jaro 1927. D-ro Stefanĉiĉ estis unu el tiuj, kiuj revivigis la Movadon en Jugoslavio organizante la landan kongreson en Subotica en 1931. Kiel prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo, li tiutempe iniciatis la eldonadon de multobligita Bulteno, kiu kondukis al la fondiĝo de La Suda Stelo (1932), kies kunfondinto li estis. D-ro Stefanĉiĉ kunlaboris ankaŭ en Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Enciklopedio de Esperanto, estis kunfondinto de Balkana Konkordo (1930), iniciatis kurson pri retoriko (1933). Faris radioparoladojn. Prilaboris en versoj „Servulrajto“ laŭ slovena rakonto de I. Cankar La servulo Jernej kaj lia rajto (1933) kaj verkis poemojn, kiuj aperis en La Suda Stelo, La Progreso kaj en Jugoslavia poemaro Reeĥoj (1961).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stefanĉiĉ, Jakobo: Estis en monato majo; Naskiĝdomo; Savica-fonto (En: Reeĥoj)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Ivan Cankar: Servulrajto (poemo en ses kantoj, kun prologo kaj epilogo, 1933)