Jakob Telling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakob TELLING)
Jakob Telling
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1896 (1896-11-25)
Morto 14-an de aŭgusto 1975 (1975-08-14) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jakob TELLING (naskiĝis la 25-an de novembro 1896 en Oldehove (Groningo); mortis la 14-an de aŭgusto 1975 en Rotterdam) estis nederlanda esperantisto, poŝtoficisto.

Li esperantistiĝis post la unua mondmilito. En Groningen li kunfondis Esperanto-grupon, poste en 1929 transloĝigis al Rotterdam. De 1931 li estis ĉefdelegito de UEA. Kursoj, artikoloj, laboro por ILEPTO, organizo de karavanoj kaj vojaĝoj. Li prezidis lokan Esperanto-grupon de poŝtistoj.