Jakob Ulvsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Ulvsson
Fondinto de la Universitato de Upsalo
Fondinto de la Universitato de Upsalo
Persona informo
Naskiĝo 1430
en Härad,  Svedio
Morto 1521
en Mariefred,  Svedio
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Aktiva en Munktorp vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob Ulfsson (* Härad, en la 1430 - Mariefred, en la 1521)[1][2] estis fondinto de la Universitato de Upsalo kaj ĉefepiskopo de Upsalo de 1469 ĝis 1515. Li devenis de bonedukita kaj nobela familio el Uppland kaj studis en la Universitato de Rostock, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Artoj kaj Parizo kie li ricevis sian diplomon kiel Magistron en 1460.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1465 kaj 1470 li estis en Romo kaj dum periodo li estis indikita kiel Kanoniko de Upsalo kaj ĉefdiakono de Växjö en 1468. Kvankam la reĝo Karl Knutsson voli igi unu el siaj parencoj Ĉefepiskopon de Upsalo, Jakob Ulvsson estis indikita kiel ĉefepiskopo de la papo, en 1469, kaj en 1470 li estis ordinita en Romo, reirinte poste al Upsalo.

En la konfliktoj inter la dana reĝo Kristiano la 1-a kaj la sveda reganto Sten Sture, Jakob restis kiel perulo, penante kiel eble plej multe eviti la malferman militon, precipe en Uppland. Post la venko de Sten Sture en la Batalo de Brunkebjārg, en 1471, la situacio stabliĝis kaj Jakob partoprenis en la laboroj de la Privata Konsilio. Li kutime konsideriĝas la ĉefa iniciatinto de la Universitato de Upsalo, kiu fondiĝis post ricevo de la papa buleo de Siksto la 4-a, en la 27-a de februaro 1477, aprobante la kreadon. Jakob Ulvsson ankaŭ estis indikita kiel la unua kanceliero de la universitato.

Liaj bonaj rilatoj kun la reganto Sten Sture pli malfrue difektiĝis laŭmezure kiel la rilatoj inter la regantoj malboniĝis rilate al la resto de la konsilio, kaj la ĉefepiskopo pasis grandan parton de la tempo en la fortikaĵo Stäket. En 1497, li kaj la resto de la konsilio akceptis Johanon la 1-an kiel reĝo de Svedio. En 1515 li rezignis al la ĉefepiskopeco kaj restis en Svedio ĝis sia morto em 1521.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Svenskt biografiskt lexikon
  2. Personensuche
  3. bioreference.net. Arkivita el la originalo je 2014-05-23. Alirita 2014-05-22.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj