Jakob Wimpfeling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Wimpfeling
Gravuraĵo de la verko Defensio Germaniae, 1502, kie Jakobo Wimpfeling aperas kune kun siaj lernantoj, debatante kun Thomas Murner (1475-1537)
Gravuraĵo de la verko Defensio Germaniae, 1502, kie Jakobo Wimpfeling aperas kune kun siaj lernantoj, debatante kun Thomas Murner (1475-1537)
Persona informo
Naskiĝo 27-a de julio 1450
en Schlettstadt,  Sankta Romia Imperio
Morto 17-a de novembro 1528
en Schlettstadt,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj renesanca latinomezaltgermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Erfurto, Universitato de Frajburgo, Universitato de Parizo
Profesio
Alia nomo Paulus Olearius Heidelbergensis • Paul Olearius vd
Okupo historiisto • universitata instruisto • poeto • teologo vd
Aktiva en HeidelbergSpeyerStrasburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob WIMPFELING [JAkop VIMpfelink] (naskiĝis la 27-an de julio 1450 en Schlettstadt en Alzaco, mortis la 17-an de novembro 1528 samloke) estis germana humanisto, teologo, pedagogo, filologo kaj historiisto. Li estis lernanto de Ludwig Dringenberg (1410-1477), fondinto de la Humanisma Biblioteko de Schlettstadt[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1464, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Frajburgo, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro en 1466. Pli malfrue li vizitadis la Universitaton de Erfurto kaj de Hajdelbergo, kie li ricevis sian diplomon kiel Magistro en 1471. Poste, li studis Kanonan Juron tri jarojn, kaj finfine teologion.

En 1483, li estis predikanto en la katedralo de Speyer. En 1498, Filipo, la Palatinata elektisto, alvokis lin por esti profesoro pri retoriko kaj poetiko en Hajdelbergo. Ekde 1500, li vivis en Strasburgo kaj sin dediĉis al siaj skribaĵoj, antaŭ ol reiri al sia naskiĝurbo, en 1513. En Schlettstadt, cirklo da lernantaro kaj admirantaro kuniĝis ĉirkaŭ lian personon. Malsamaj opinioj pri Luteranismo disbatis ĉi beletran societon.

Post la ekskomuniko de Marteno Lutero li klopodis por ke la Kurio nuligu la forpelon. Tio faris lin suspekto pri ebla satiraĵo kontraŭ la Kurio: "Litancia pro Germania", kiu probable skribiĝis de Hermann von dem Busche (1468-1534).

En 1521, Wimpfeling submetis sin al la Roma Eklezio, al kiu li estos ekde tiam lojala filo. En 1524, li kuniĝis al la dialogo de Hieronimo Emser (1478-1527) kontraŭ la verko "Canonis missae defensio" far Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj per malferma letero al Lutero kaj Zvinglo, li admonis ilin ĉe la atenta ekzamenado de la skribaĵoj celante ke ili mem malkovru ke la Kanonoj de la Meso entenis nenion kontraŭan al la doktrinoj kaj kutimoj de la eklezio en siaj naskiĝaj jaroj. Wimpfeling tiam retiriĝis de la disputoj, kaj pro tio estis ridindigita de la luteranoj kiel renegato kaj persekutanto de herezuloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stylpho, 1480 (komedio, 1494)
  • Vita sancti adelphi, ĉirkaŭ 1500
  • Germania, 1501
  • Epitome rerum Germanicarum, 1505
  • Vita Sancti Adelphi, 1506
  • Gravamina, 1520, verko kiun li dediĉis al la Imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519)
  • The Elegantiarum medulla (1493)
  • Isidoneus germanicus (1496)
  • Adolescentia (1500)
  • Defensio Germania, 1502

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj