Jakoba Vojo de la Angloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Jakoba vojo de la angloj, numero 6.

Ĉi tiu historia vojo, ankaŭ konata kiel la Jakoba Vojo de la Angloj, ŝuldas sian nomon al pilgrimantoj el la Britaj Insuloj kaj aliaj havenoj de norda Eŭropo kiuj elŝipiĝis en la havenoj de Korunjo kaj Ferrol por preni la vojon suden al la ĉefurbo Santiago-de-Kompostelo kie, laŭ la katolika tradicio, troviĝas la relikvoj de Jakobo la pli aĝa, apostolo de Jesuo Kristo.

La historio de ĉi tiu itinero komenciĝas en la 12-a jarcento: en 1147 grupo de anglaj, germanaj kaj flandraj kruckavaliroj venis por viziti la tombon de sankta Jakobo. Plurajn jarojn poste, Nikolao Bergsson, islanda monaĥo, pilgrimis el Islando al Romo per Santiago-de-Kompostelo kaj lasis priskribon de sia vojaĝo (kiu daŭris ĉirkaŭ kvin jarojn, de 1154 ĝis 1159). Anglaj pilgrimantoj daŭre atingis la urbon per maro kaj la itala vojo ĝis la 16-a jarcento, kiam reĝo Henriko la 8-a kaŭzis la skismon de la Eklezio de Anglio kun Romo kaj la angla Reformacio. Kiel rezulto, la vojo estis preskaŭ forgesita ĝis la lastaj jaroj. En 2018, 14150 pilgrimantoj prenis ĉi tiun vojon (4,32% el ĉiuj pilgrimantoj, laŭ la Pilgrim-bonveniga oficejo de la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo).

Por akiri la kompostelon, la oficiala atestilo pri pilgrimo finita, minimuma distanco de 100 km estas necesa. Tiel, Ferrol estis la sola ebla komenca punkto por tiuj, kiuj volis akiri la kompostelon, sed ekde decembro 2016, la Katedralo de Santiago konsentis doni ĝin al tiuj, kiuj ekiras el Korunjo sub kelkaj kondiĉoj: ili devas fari 25-kilometran atestitan pilgrimadon en sia origina lando.

Kiel ĉiuj itineroj tra Galegio, la provizado de infrastrukturoj por pilgrimantoj estas kompleta.

Bildaro[redakti | redakti fonton]