Jakoba marborda vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojo inter Cerdigo kaj Islares

Inter la tiel nomataj itineroj de la Jakoba vojo en la nordo, la itinero de la marbordo estas la plej uzata de pilgrimantoj, kiuj, venantaj el la havenoj de norda Eŭropo, elŝipiĝas en iu ajn el la havenoj de la Biskaja Golfo.

Ĉi tio estas la daŭrigo de la Vojo de Soulac, kiu trairas la plej okcidentajn regionojn de Francio kaj eniras la Iberian duoninsulan teritorion transirante la limon inter Hendaia kaj Iruno.

La vojo kondukas la pilgrimantojn al Arzúa, kie ĝi atingas la Jakoban vojon de Francio kaj iras al la ĉefurbo Santiago-de-Kompostelo.

Ĉi tiu vojo havas sufiĉe da bibliografio, kun multaj vojindikiloj kaj moderna reto de gastejoj por pilgrimantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]