Jakobo el Edessa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
“JAKOBO el EDESSA”
nacio = siria
epoko = 6-a kaj 7-a jarcentoj
naskiĝaj loko kaj dato = 640 najbare de Alepo
mortodato = en Edessa en 708
aktiveco = episkopo de Edessa
aktiveco2 = teologo, verkisto
aktiveco3 = tradukisto el la greka al la siria lingvoj
konfeso = kristana monofizito
precipaj verkoj = revizio de la Peshitta
apartaĵo = iniciatinto de la vokaligo de la la siria nure konsonanta lingvo

Jakobo el Edessa de Sirio estas unu el la plej konataj kaj influaj verkistoj de kristana Sirio de la 7-a kaj komence de la 8-a jarcentoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakobo el Edessa naskiĝis en Aindaba najbare de Alepo, eble en 640, studis kaj kleriĝis ĉe la famega monaĥejo de Ken-neshre (sur la maldekstra bordo de la rivero Eŭfrato, kaj poste en Jergbo kaj fine en Aleksandrio.

Reveninte el Aleksandrio Jakobo estis elektita episkopo de Edessa (hodiaŭ: Sarug) sugeste de lia amiko Atanasio la 2-a, patriarko de Antiokio; oficis en tiu tasko laŭ nur tri aŭ kvar jaroj ĉar lia severa aplikado de la ekleziaj kanonoj kaj samtempa manko de subteno de la antiokia patriarko Juliano posteulo de Atanazio la 2-a, li rezignis la oficon sed ne antaŭ ol li bruligis ekzempleron de la ekleziaj kanonoj ĝuste antaŭ la sidejo de la antiokia patriarko. Post tio, li retiriĝis en la monaĥejon de Eusebona (Sirio) kie, laŭ 11 jaroj, instruis pri Psalmaro kaj kiel legi la Sanktajn Skribojn en la greka; sed eĉ tie li spertis oponon ĉar la monaĥaro malŝatis kaj la grekojn kaj la grekan lingvon. Fine li monaĥe restadis en monaĥejo de Qenneshrin.

En nova monaĥa sidejo, najbare de Edessa, episkopo Jakobo dum naŭ jaroj kolektis kaj reviziis, kaj ankaŭ modifis, la Peshittan, la sirilingvan version de la Malnova Testamento profitante de sia lerteco klere konsulti la samlibrajn grekajn versiojn.

Fine li estis revenigita al sia komenca ofico, tiu de la episkopa funkcio en Edessa, sed tiun li plenumis nur dum kvar monatoj ĉar (708) ĉi foje eloficigita de la morto.

Teologia penso[redakti | redakti fonton]

Lia kristanismo fidelas al tiu de la Siria Eklezio, kies ortodoksio (akordo kun la dogmoj de la Granda Eklezio) kriziĝas pro inklino al monofizismo. Al kelkaj esploristoj pri la teologia penso de Jakobo el Edessa ŝajnis ke lia doktrino inklinis pli al la du naturoj en Kristo ol al unusola, do ke li akordiĝis kun la ortodoksio: Assemani [1] provis montri lian distanciĝon el monofizismo, sed mem devis sin korekti post atenta legado de ĉiuj ĉitemaj liaj verkoj. [2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la verkoj de Jakobo el Edessa estis reelfositaj kaj publikigitaj en 1911 el la Biblioteca Orientalis de Assemani kaj el la studoj kaj katalogo de orientalisto William Wright, kies esploraĵoj konserviĝas ĉe Brita Muzeo.

Pribibliaj komentarioj kaj aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Jakobo produktis revizion de la Biblio, bazita sur la Peshitta. Wright nomas tiun revizion “stranga eklektikaĵo”. De ĝi en Eŭropo pluvivis, epoke de Wright, nur kvin volumoj. Tiu verkado estis la lasta provo de reviziado de la Malnova Testamento en la Siria Ortodoksa Eklezio. Jakobo ankaŭ estis la ĉefa fondinto de sirilingva Masora paralela al tiu hebrea. Jakobo ankaŭ verkis komentariojn kaj skoliaron pri Biblio. Specimenoj de tiuj verkoj troviĝas kaj en Assemani kaj William Wright. Verkistoj de postaj epokoj nemalofte referencas al Jakobo kiel al “interpretanto de la Biblio”.

Li verkis ankaŭ Hexaemeron, nome traktaton pri la ses tagoj de la kreado. Manuskriptojn de tiu verko oni trovis ankaŭ en Okcidento, ekzemple en Liono kaj Leiden. Tiu estis lia lasta libro, kiu tamen restis nekompleta: ĝi estos kompletigita de lia amiko Georgo, episkopo de nomadaj araboj.

Li tradukis al la siria ankaŭ la grekan apokrifaĵon, eble de “Zozimo”, la Historion de Rekabitoj.[3]

Kanonoj kaj Liturgio[redakti | redakti fonton]

Jakobo kreis kolekton de ekleziaj kanonoj. En lia letero al pastro Addai, al onia epoko alveninta, estas konservita serio de kanonoj, baziĝinte sur kiuj Jakobo instruige respondas al demandoj de la pastro. [4]

Jakobo kreis ankaŭ, prozajn kaj poeziajn, liturgiaĵojn, kaj originalajn kaj tradukajn, el la greka transdonitajn pere de liaj sirilingaj homilioj (Wright, Short History, p. 145 ss.).

Filozofiaj kontribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kun Jakobo el Edessa,la monaĥejo de Qenneshrin, kie li loĝis longatempe, fariĝis sidejo de intensa aktiveco, filozofia, teologia kaj scienca. Jakobo fariĝis aŭtoro de verko “Traktato pri Silogismoj”. Lia estas ankaŭ Enchiridion aŭ 'manlibro pri filozofiaj terminoj'. Oni atribuis al li ankaŭ tradukojn de aristotelaj verkoj, kiel la “Organon”; sed ili eble eliris el alies manoj.

Li metis al la siria lingvo homeliojn de forpasinta antiokia patriarko Severo el Antiokio.

La traktato, aperonta poste en la latina, De omnium causa causarum (Pri la kaŭzo de la kaŭzoj), estas verko ja jes de episkopo de Edessa sed de pli malfrua epoko, kaj ne de Jakobo kiel opiniate laŭlongatempe.

Pri historio[redakti | redakti fonton]

Jakobo verkis ankaŭ “Kronikon”, kvazaŭan daŭrigon de la “Eklezia Historio” de Eŭsebio de Cezareo. Bedaŭrinde tiu verko, citita de siriaj verkistoj, tute perdiĝis krom ero skribita sur manuskripto konservita ĉe “British Library”.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Se pliprecizigi pri lia “Masora” ellaboro, Jakobo enkondukis, ĉerpante el la greka, la vokalojn en la nure konsonanta skribo siria: vokaloj skribindaj super la lineo kiel ankoraŭ hodiaj konserviĝas en la okcidenta siria lingvo. Li provis enmeti la vokalojn samlinee de la konsonantoj, sed tio ne estis akceptita kaj do ne eniris la uzon.

Scienco kaj teologio[redakti | redakti fonton]

Jakobo pri tio ne pritraktis rekte sed nerekte per sia sinteno antaŭ la grekaj malkovraĵoj kaj deduktaĵoj. Kun li la monaĥejo de ‘’Qenneshrin’’ fariĝis ankaŭ centro de esploro en la naturaj kaj astronomiaj esploroj.

Ekzemple, Jakobo ne nur konvenas pri la fakto ke la tero estas rondeca, sed ankaŭ liveras al siaj legantoj la spertan pruvon de tiu fakto. Rilate ĝiajn dimensiojn: de eosto al uesto la teroj elakviĝintaj okupas la duonon de la sfero; de nordo al sudo la sesan parton: do ĝi estas tri fojojn pli longa ol larĝa [...]. Ĝi longas 13.000 mejlojn (ĉirkaŭ 19.000 kilometrojn], kaj larĝas 4500 mejlojn (6700 kilometrojn), kio farus 38 500 kilometrojn de cirkonferenco. Jakobo, startinte el tiuj datenoj, provas ankaŭ dedukti la pezon kaj konkludas per tiu informo: «Oni diras ke fronte [5] al Hispanio kaj Heraklaj Kolonoj, ĝis la lando de ĉinoj, kiu situas oriente de Hindio, estas tero nekonata kaj senloĝa”.

Jakobo intuicias ke la luno kaj planedoj ne produktas mem la lumon; ke la fazoj de la luno estas simpla problemo de perspektivoj. Li sukcesas trafi la metodon por precizigi la longon de nokto kaj tago sub ĉiu latitudo, vintre kaj somere (de Aleksandrio, Merv, ktp). [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anton Baumstark junior: Geschichte der syrischen Literatur mit Ausschluss der christlich-palästinischen Texte. Bonn 1922, S. 248ff.
  • Bas ter Haar Romeny (Hrsg.): Jacob of Edessa and the Syriac Culture of His Day. Brill, Leiden/Boston 2008 (mit aktueller Literatur).
  • Karl-Erik Rignell: A Letter from Jacob of Edessa to John the Stylite of Litarab concerning ecclesiastical Canons. Lund 1979.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Dirk Kruisheer. [Http: / / syrcom.cua.edu/Hugoye/Vol1No1/Clavis.html "Un Clavis bibliografici per le opere di Giacomo di Edessa"]. Hugoye: Rivista di Studi siriaco 1 1(1998).
  • J.M. Sauget. "Giacobbe di Edessa", Enciclopedia della Chiesa primitiva, 1(1992) 428-429.
  • George Phillips, [http://books.google.com/books?id=6WUNAAAAYAAJ[ Skoloioj pri la Malnova Testamento de Jakobo el Edessa,1864.
  • [3] Artikolo pri Jakobo el Edessa, 1911.
  • [4]
  • [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1911, artikolo=Jacob of Edessa [1]
  2. Lamy, Syrorum de fide, pp.206 ss.teksteroj el "la libro el la kono pri la bono kaj malbono", 1893
  3. Vidu en Revuesemitiques vi. 263, VII. 54, 136.
  4. Tiuj estis publikigitaj de Lagarde en Reliquiae juris eccl. syriace, pp. 117 ss. kaj de Jean Baptiste Lamy en Dissert. pp. 98 ss.
  5. Se esti preciza, oni kontestis tiun “fronte” favore al alia adverbo “post”.