Jakobo la 1-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakobo la Konkeranto)
Jakobo la 1-a
Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo
Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo
Persona informo
Chaime I lo Conqueridor
Jaume el Conqueridor
Jacme lo Conquerent
Naskiĝo 2-an de februaro 1208 (1208-02-02)
en Monpeljero, Senjorio Montpeliero,  Kronlando de Aragono
Morto 27-an de julio 1276 (1276-07-27) (68-jaraĝa)
en Alzira, Reĝlando de Valencio,  Kronlando de Aragono
Tombo Katedralo de Valencio vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj mezepoka aragona lingvo • mezepoka kataluna lingvo • latinaokcitanakataluna vd
Loĝloko Monzón Castle vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Memorigilo Jakobo la 1-a (Aragono)
Familio
Dinastio Reĝa Domo de Aragono vd
Patro Petro la 2-a de Aragono vd
Patrino Maria de Montpeliero vd
Edz(in)o Eleonoro el Kastilio • Jolanda de Hungario • Teresa Gil de Vidaure vd
Amkunulo Aurembiaix • Berenguera Ferrandis • Elvira Sarroca • Sibil·la de Saga • Guillema de Cabrera • Blanca d'Antillón • Berenguela Alonso de Molina vd
Infanoj Alfonso de Aragono kaj Kastilio • Violant of Aragon • Constance of Aragon, Lady of Villena • Petro la 3-a de Aragono • Ferran Sanxis de Castre • Jakobo la 2-a de Majorko • Pere I Ferrandis d'Híxar • Sancha d'Aragona • Izabela de Aragono • Maria de Aragono kaj Hungario • Ferran d'Aragó • Sancho d'Aragona • Jaime Sarroca • Pedro del Rey • Jaume de Xèrica • Pere I d'Ayerbe vd
Profesio
Okupo politikisto • batalanto • reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakobo la 1-a de AragonoJakobo la Konkeranto (katalune: Jaume el Conqueridor, aragone: Chaime lo Conqueridor, hispane: Jaime el Conquistador, okcitane: Jacme lo Conquistaire) (Montpeliero, 2-a de februaro de 1208 - Valencio, 27-a de julio de 1276) estis reĝo de Aragono, de Valencio, de Majorko, grafo de Barcelono kaj Urgell kaj sinjoro de Montpeliero.

Li estis filo de Petro la 2-a de Aragono kaj Maria de Montpeliero. Li kaj sia edzino havis filinon, Violante de Aragono, kiu estas la edzino de la reĝo de Kastilio, Alfonso la Saĝulo. Lia ĉefa entrepreno estis la konkero de la muzulmanaj teritorioj de Valencio kaj Balearoj, kaj la fondado de la kristanaj regnoj Valencio kaj Majorko, interne de la Kronlando de Aragono.

Li diktis la kronikon de sia reĝado, la Llibre dels feits (Libro de la faktoj), unu el la kvar katalunlingvaj mezepokaj kronikoj pri la Kronolando de Aragono.

Lia tombo estas en la Monaĥejo de Poblet. Lia testamento donis la regnojn de Aragono, Valencio kaj la katalunajn teritoriojn al lia filo Petro la 3-a, kaj la regnon de Majorko kaj Montpeliero al alia filo, Jakobo la 2-a de Majorko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]