Jakobus Greselius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobus Greselius
Germana humanisto kaj universitata profesoro.
Germana humanisto kaj universitata profesoro.
Persona informo
Naskiĝo 1483
en Bramsche, proksime de Osnabrück,  Germanio
Morto 13-a de januaro 1552
en Rees, Rejno,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Jakob Gresel naskiĝis en la jaro 1483 en Bramsche kaj mortis en Rees, Rejno, la 13-an de januaro 1552. Li estis humanisto kaj profesoro de la mezepoka Universitato de Kolonjo kaj kanoniko en la urbo Rees/Rejno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis unue en la "Karola Gimnazio" en la urbo Osnabrück kaj poste, en 1501, en la lernejo de la Katedralo de Münster, antaŭ ol eniri en la Beletristikan Fakultaton de la Universitato de Kolonjo. En 1503, li ricevis la diplomon pri Bakalaŭro, kaj en 1504, tiun de Magistro pri Artoj, jam kun permeso por instrui. En 1506 li estis nomumita Profesoro de la Beletristika Fakultato. En 1511, li fariĝis kontrolisto por la ekzamenoj al la kursoj de Bakalaŭro kaj Magistro. Dum sia tuta vivo li sin dediĉis al la revivigado de la klasika latina literaturo, kvankam li mortis, kiel simpla kaj nekonata profesoro.

En 1533 li fariĝis kanonisto en la urbo Rees, kie li restis ĝis sia forpaso. Kiam li mortis, en 1552, li deklaris en sia testamento ke li estis lasinta institucion por prizorgado de malriĉaj familioj, hospitalon por pritraktado de nekuracebla malsanularo, krom la starigado de elementa latina lernejo por knaboj kaj knabinoj, plue loĝejo kaj 20 guldenoj por la instruisto.

Blazonŝildo de la familio Greselius.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]