Jakob Dinesohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakub Dinezon)
Jakob Dinesohn
Persona informo
Naskiĝo 1836
en Žagarė
Morto 29-an de aŭgusto 1919 (1919-08-29)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio vd
Lingvoj jido vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob Dinesohn (nomaj veriaĵoj Jacob DinesohnDineson, kaj Jankev [respektive Yankev] Dineson, hebree יעקב דינזון; naskiĝis en 1836 en la urbeto Žagarė, komunumo Joniškis, nuntempa Litovio; mortis la 29-an de aŭgusto 1919 en Varsovio) estis jidlingva verkisto, klerulo kaj edukisto. Li enkondukis la ĝenron de sentimentala romano en la jidan literaturon, verkis grandan nombron da noveloj kaj ankaŭ aktivis kiel tradukisto. En siaj verkaĵoj kaj ankaŭ en la ĉiutaga vivo li engaĝiĝis por socie malprivilegiaj gomoj, por ama eduko de infanoj kaj aparte varbis cele al religia toleremo.