Saltu al enhavo

Jamajka orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka orelstrigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Asio
Specio: Jamajka orelstrigo, A. grammicus
Asio grammicus
(Gosse, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Pseudoscops grammicus Kaup, 1848

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jamajka orelstrigo aŭ pli simple Jamajka strigo, Asio grammicus, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili havas plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj, tiukaze estas longaj, tre nigraj kaj sufiĉe videblaj. Tiu ĉi specio estas endemia de la insulo Jamajko.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Jamajka strigo antaŭe estis konsiderata la sola membro de la genro Pseudoscops, sed filogenetika analizo reklasifikis ĝin ene de Asio. Ĝi estas monotipa.[2][1]

La Jamajka strigo estas 27 ĝis 33 cm longa; unu specimeno kun nedifinita sekso pezis 335 g. Ĉi tiu mezgranda strigo havas longajn oreltufojn, malhelbrunajn okulojn, kaj ruĝecbrunan vizaĝdiskon kun bordoj de nigro-blanka makuleco. La supraj partoj de plenkreskulo estas ruĝecbrunaj kun fajna malhelbruna vermikuleco. La vosto ankaŭ estas ruĝecbruna, kun malhelbrunaj strioj. La brusto kaj ventro estas ruĝecbrunaj kun mallarĝaj malhelbrunaj strioj. La dorso de la junulo estas helgrizecbruna kaj la cetero de ĝia plumaro estas helciname flavecbruna.[3]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Jamajka strigo troviĝas tra la tuta insulo Jamajko. Ĝi loĝas en diversaj malfermaj kaj duonmalfermaj pejzaĝoj kiel malfermaj arbaroj, arbarlimoj, plantejoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas ĉefe birdo de marbordaj kaj malaltaj areoj, sed troveblas ĝis 600 m da alteco en la montoj.[3]

La Jamajka strigo estas noktula kaj manĝas ĉefe grandajn insektojn. Ĝia dieto inkluzivas ankaŭ araneojn, amfibiojn, lacertojn kaj ronĝulojn. Ekzistas unu registro de strigo kaptanta birdon, nome Grandantila kviskalo (Quiscalus niger).[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta fenologio de la Jamajka strigo estas malbone konata. Nestado estis raportita inter marto kaj oktobro kaj ovodemetado inter decembro kaj junio. Ĝi demetas du ovojn en arbokavaĵo aŭ kaŝita arboforko.[3]

Plenkreskaj jamajkaj strigoj faras "[laŭtan], tremantan uluadon kaj guturalan grumblon".[3]

La IUCN taksis la jamajkan strigon kiel Malplej Zorgigan.[[4] Ĝi estas konsiderata vaste disvastiĝinta kaj ofta, sed "arbarhakado verŝajne reduktis ĝian teritorion kaj nombrojn".[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. (2019-12-12) “Extensive paraphyly in the typical owl family (Strigidae)”, The Auk 137 (1). doi:10.1093/auk/ukz070. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Olsen, P.D. kaj J. S. Marks (2021). Jamaican Owl (Asio grammicus), versio 1.1. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] retrieved September 7, 2021
  4. BirdLife International (2016). “Jamaican Owl Pseudoscops grammicus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 7a de Septembro 2021.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]