Jamajka petrelo
Jamajka petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jamajka petrelo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1866
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma caribbaea (Carte, 1866) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
PE
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Jamajka petrelo (Pterodroma caribbaea) estis (aŭ estas) malgranda marbirdo de la genro de burdopetreloj nome Pterodroma. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Blumonta anaso. La malmultaj konataj specimenoj videblaj en muzeoj devenas el la regiono de la Bluaj Montoj de Jamajko.
Ĝi rilatas al la Nigrakrona petrelo P. hasitata, kaj ofte konsiderata ties subspecio. Tiu specio estis lastfoje kolektita en 1879, kaj estis serĉita malsukcese inter 1996 kaj 2000. Tamen ĝi ne povas esti ankoraŭ klasita kiel formortinta ĉar noktulaj petreloj estas rimarkinde malfacile registreblaj, kaj tiele la specio povus eble loĝi en Dominiko aŭ Gvadelupo.
Kelkaj specioj de laŭso parazitis kaj la Jamaikan kaj la Nigrakronan petrelojn [1]. Se la unua estus formortinta, unu el tiuj laŭsoj, nome ftilopteredo Saemundssonia jamaicensis povus esti same kunformortinta se ne estos trovata en aliaj birdoj (Majo 1990).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International (2004). Pterodroma caribbaea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas eble formortinta
- Mey, Eberhard (1990): Eine neue ausgestorbene Vogel-Ischnozere von Neuseeland, Huiacola extinctus (Insecta, Phthiraptera). Zoologischer Anzeiger 224(1/2): 49-73. [Germane kun angla resumo] PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Jamajka petrelo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
|