Jamato (regno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jamato.
Mapo de Jamato.

Jamato ([jamato] japane: 大和, malofte ankaŭ 倭, granda paco / granda harmonio) - historia regno en Japanio, kiu naskiĝis en provinco Jamato (nun gubernio Nara de regiono Kansajo je 3-a kaj 4-a jarcentoj. Ekzistadis dum samnoma Jamato-epoko ĝis 8-a jarcento kaj estis alinomita Nipon je la 670-a jaro.