James Al Hendrix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Al Hendrix
Persona informo
Morto 14-an de junio 2006 (2006-06-14)
vdr

James Al HENDRIX ("Al Hendrix") estis la patro de la konata usona muzikisto Jimi Hendrix. Li mortis 82-jaraĝa je la 14-a de junio, 2006.

Li estis filo de vodevila geaktora paro, kaj pasigis la infanaĝon plejparte en Kanado. En la junaĝo li estis organta boksisto iom sukcesa.


Li ekloĝis en Seatlo ĉ. 1940, edziĝis al sia unua edzino, Lucille, en 1942, kaj la filo Jimi naskiĝis en tiu sama jaro. Li verkis libron My Son Jimi en 1999, pri sia fama filo, kiun li enkondukis en la mondon de muziko per la verkoj de Muddy Waters, Robert Johnson kaj aliaj. Li donis al Jimi lian unuan instrumenton, ukulelon, ĉ. 1955.

Post la morto de Jimi en 1970, Al Hendrix fariĝis la estrarestro de la familia firmao, Experience Hendrix. Tiu firmao, kaj li persone, implikiĝis en diversaj disputoj kun posedantoj de kopirajtoj pri la verkoj de Jimi, kaj pri la sorto de la familia hejmo, interalie. En 1995 li finfine akiris la juran rajton uzi la imagon, nomon ktp de sia filo.