James Alix Michel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Alix Michel
Persona informo
Naskonomo James Alix Michel
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1944 (1944-08-16) (79-jaraĝa)
en Anse Boileau
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sejŝeloj vd
Partio United Seychelles Party vd
Subskribo James Alix Michel
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Alix Michel (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1944) ekde la 14-a de aprilo 2004 estas la prezidento de la respubliko Sejŝeloj. Li estas posteulo de France-Albert René, kiu en marto 2004 demisiis el la posteno de ŝtata prezidento. Antaŭe James Michel havis la oficon de vicprezidento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis komence instruisto, poste laboris en la floranta turisma sektoro de la insularo kaj en 1964 membriĝis en la maldekstrisma politika partio de France-Albert René, kiu tiutempe nomiĝis Seychelles People's United Party ("Unuiĝinta Partio de la Sejŝela Popolo"), kaj poste rebaptiĝis Seychelles People's Progressive Front (SPPF, "Progresema Fronto de la Sejŝela Popolo") .

Li sekvis prezidenton René en multaj postenoj dum la diversaj periodoj de la historio de la Sejŝeloj post la ŝtata sendependiĝo. Li estis membro de la centra partia komitato, kiam René en 1977 ekis puĉo kontraŭ la unua prezidento de la lando, James Mancham. Dum la socialisma unu-partia registaro de 1977 ĝis 1993 Michel havis ĉiujn ŝlosilajn poziciojn en la partio kaj la ŝtataj ministerioj.

Dum la prezidenta oficperiodo de René, James Michel plurfoje estis la centra respondeculo pri la ekonomiko de la Sejŝeloj. En tiuj 27 jaroj la insularo tre prosperiĝis en la areoj de turismo kaj fiŝkaptado. La politika opozicio tamen timis endanĝerigon de la prosperiga evoluo pro altiĝanta ŝtata ŝuldiĝo.

La nova ŝtatestro de la Sejŝeloj ankaŭ en la malrapida proceso de demokratiigo de la lando havis gvidan rolon. Unua ŝtupo estis la permeso de aliaj politikaj partioj en la baloto de 1993. Tamen daŭre restas nur limigita libereco de amaskomunikiloj, kaj laŭ la politika opozicio la balotaj rezultoj estas manipulitaj. Laŭ oficialaj ŝtataj informoj René gajnis siajn lastajn prezidentan baloton (de 2001) kaj parlamentan baloton (de 2002) nur per malgranda plimulto.

La gvidanto de la politika opozicio de la Sejŝeloj, Wavel Ramkalawan, esprimis sian fortan zorgiĝon pri la malprosperiga malkresko de la ŝtata ekonomio dum la lastaj jaroj kaj ofertis pli bonan dialogon kun la registara partio. Krome li ofertis kunlaboron kun prezidento Michel.